fosto

*fost/o

Trabo el rigida materialo,
  1. vertikale starigita por subteni ion kaj uzata en ĉarpentado: fostoj de pordo (Z), fenestro, eskalo; Simson kaptis la pordojn (flugilojn) de la urba pordego kune kun ambaŭ fostoj (X); kiu staras garde ĉe la fostoj de miaj pordegoj? (X); enakvaj fostoj (fiksitaj en akvo aŭ akvoplena grundo, por subteni konstruaĵon). [VIDU] fostoponto;
  1. vertikale starigita en tero, por signi vojon ks: montra fosto de vojkruciĝo; deira aŭ alvena fosto (ĉe ĉevalaj, biciklaj ks vetkuroj);
  1. [ELEKTRO] ĝenerale metita senpere en la teron, por subteni la konduktilojn de supertera transsenda aŭ kondukta lineo.
    paliso.
  • surtegmenta fosto
    Subtenilo por elektraj konduktiloj, fiksita sur domo.
  • fosto de supreniro
    [TELEKOMUNIKOJ] Fosto, sur kiu la fina kablomufo estas muntita, por plukondukti aŭ distribui la abonantajn lineojn superteren.
  • fosteto
    Mallonga kaj maldika fosto: fostetoj kun pikdratoj ĉirkaŭ kampo.
  • surfosta
    Konstruita sur fostoj: surfosta domo, vilaĝo ( [VIDU] palafito).
  • konzolfosteto
    [ELEKTRO] [TELEKOMUNIKOJ] Organo sur muro de domo por subteni konduktilojn, fiksitajn sur izoliloj.
  • limfosto
    Fosto, signanta limon de grundo.
    limŝtono.
  • sonfosteto
    En violono, movebla peco, kiu troviĝas inter la dorso kaj la tabulo, sub la ponto.
  • stajfosto
    Stajita fosto, subtenanta radiotelegrafian antenon.
  • startofosto
    Fosto, montranta al vetkurantoj la deiran linion.
  • trusfosto
    [ARKITEKTURO] Vertikala trabo de ĉarpenta truso.

    fosto

    Esprimoj:


    Kelkaj kunmetaĵoj:

    fosteto, fosto de supreniro, konzolfosteto, limfosto, sonfosteto, stajfosto, startofosto, surfosta, trusfosto

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:


    ambaŭflankaj fostoj de pordo, fenestro, de portebla ŝtupetaro.
    barilo
    enakvaj fostoj por subporti konstruaĵon
    fostoj de ferfadena barilo
    lanterno
    limŝtono (limfosto)
    montra fosto de voj kruciĝo
    paliso.
    stango
    trabo el ligno aŭ fero aŭ alia materialo, vertikale starigita por subteni ion kaj uzata en ĉarpentado:

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    apogx barx bitx domx konstrux krucx lanternx palisx pordx stangx torijx trabx vojx ĉarpentx