flago

*flag/o

  1. [ŜIPOJ] Peco de stamino, de kiu unu flanko estas fiksita al ŝnuro, kaj kiun oni povas hisi kaj malhisi: diversformaj kaj diverskoloraj flagoj; nacia flago (kun la naciaj koloroj, kutime hisata ĉe la posta stango aŭ masto); admirala, kompania, kluba flago (indikanta, ke la ŝipo estas la ĉefa, aŭ montranta, al kiu ĝi apartenas); trapeza, flamforma, triangula, dupinta (aŭ: forka) flago; [ARMEOJ] blanka flago (signo de kapitulaco).
  1. Peco de tolo aŭ alia ŝtofo ordinare kvadrata aŭ oblonga, fiksita al stango, aŭ horizontala aŭ vertikala, kaj prezentanta diversajn kolorojn, simbolojn, desegnojn, brodaĵojn ktp, uzata por ornamo en festoj: la domo Limburg, sur kies flago estis pentrita junulino portanta nizon (Z); la tuta Sundo estas kovrita de glacio, sur ĝi flirtas la flagoj Dana kaj Sveda kaj la frataj popoloj salutas sin reciproke (Z); la tuta kongresejo estis ornamita per mikskoloraj flagoj.
    rubando, standardo, veksilo.
  1. [KOMPUTIKO] Indikilo, kiu povas esti ŝaltita aŭ neŝaltita, por indiki kondiĉon en la plenumado de komputila programo.
    baskulo.
  • flagi (tr)
    Ornami per flagoj: multaj diverskolore flagitaj ŝipoj (Z).
  • flageto
    Malgranda flago.
    vimplo.
  • signalflago
    [ŜIPOJ] ĉiu flago de la Internacia Signalaro, per kiu oni povas literumi optikajn mesaĝojn.
  • ventoflago
    Metalplato, libere turniĝanta sur stango, kaj metita ĉe la supro de domo ks, por montri la direkton de la vento: ofte en la nokto mi leviĝis kaj rigardis, ĉu la ventoflago, turnas sin (Z).


    Ĉu la ventoflago turnas sin ?. Hisi, malhisi la flagon. Urbodomo dekoraciita per ĉiuj naciaj flagoj.
    aglo. drapo. duonhisita, funebra. flagrubando. hisi, levi. ingo. kornedo, standardportisto, signojunkro. kravato. lanco. naciaj koloroj. oriflamo. saluti. standardo. stango, tenilo. ŝildo. Urbodomo dekoraciita per ĉiuj naciaj flagoj. vasalstandardo. Ventoflago ( ventokoko).
    kongreso. nacio. politiko. ŝipo. ŝtato. vento.

    Bildvortaro


    61-01 -04 : flago
    61-01 : flagofosto; flagmasto kun pomo
    61-02 : flagoŝnuro
    61-03 : ŝtofo; flagotuko (el stamino aŭ tolo)
    61-04 : morna flago; duonmastflago; duonhisita flago
    61-05 : stango
    61-05- 09 : standardo
    61-06 : ornama stangonajlo
    61-07 : banto
    61-08 : stangopinto
    61-09 : standarda tuko
    61-10 : religia standardo
    61-11 : kavaleria standardo
    61-12 : standardo de la prezidanto de Germanujo
    61-13 -15 : flagoj de internaciaj organizaĵoj
    61-13 : flago de la Unuiĝintaj Nacioj
    61-14 : flago de la eŭropa Konsilio
    61-15 : olimpika flago
    61-16 -23 : naciaj flagoj; naciaj standardoj
    61-16 : germana flago
    61-17 : brita flago: Union Jack
    61-18 : franca flago: trikoloro
    61-19 : dana flago: Danebrog
    61-20 : usona flago: kun strioj kaj steloj
    61-21 : turka flago: kun krescento kaj stelo
    61-22 : japana flago: kun leviĝanta suno
    61-23 : rusa flago
    61-24 -27 : signalflagoj
    61-24 : literflagoj (flagoalfabeto): A kaj B: dupintaj flagoj; C ĝis Z: kvadratformaj flagoj, kun jenaj kromsignifoj: G: voksignalo al piloto; H: piloto estas surŝipe; L: haltu, grava sciigo; P: la Blua Petro, forlassignalo; V: helpo petata
    61-25 : nombroflagoj; nombrovimploj
    61-26 : signalolibra kaj respondvimplo
    61-27 : helpaj signalflagoj; triangulaj flagetoj; helpovimploj

    Iel rilatitaj:

    kongresx kravatx nacix politikx stratx ventx ŝipx ŝtatx