fikcio

fikci/o (4)

  1. Arbitre elpensita deklaro aŭ rakonto: poezio vivas nur el fikcioj.
  1. Literatura genro, konsistanta el tiaj fikcioj: romano de scienca fikcio.
  1. Konvencie akceptata neveraĵo: ĝentila, diplomatia fikcio.
  • fikcia
    1. Fantazie elpensita, neefektiva: fikciaj kontoj de bilanco (B); ili elpaŝas antaŭ la mondon sub laŭtaj fikciaj titoloj (Z); ili rakontas pri ia fikcia 'komuna postulado de reformoj', pri ia fikcia granda danĝero (Z); komitato havanta forton ne fikcian sed efektivan (Z).
    1. Akceptata laŭ pura konvencio: bankbiletoj estas fikcia mono.
      fidata.
  • fikcii (ntr)
    Arbitre elpensi: li fikciis, ke li verkis romanojn.
  • fikcieco
    Eco de io fikcia.

    fikcix


    Iel rilatitaj:

    aŭtorx librx verx