femuro

*femur/o

[ANATOMIO] (femur, regio femoralis) Parto de la posta aŭ malsupra membro de vertebruloj, inter kokso kaj genuo: metu vian manon sub mian femuron (X); kaj la femuro de Jakob elartikiĝis, kaj li lamis per sia femuro (X); albrilis min marmorkolone la du femuroj kun la ombra mez' (K).
kruro, gambo.
  • femura
    Rilata al la femuro: femura arterio.
  • femuraĵo
    [KUIRARTO] Tiu parto de manĝebla besto: femuraĵo de koko, porko, bovo, kapreolo.
    klabo.
  • femuringo
    1. [HISTORIO] Parto de la armaĵo, kiu ŝirmis la femuron.
    1. [MEDICINO] Proteza aparato por femuro.
  • femurosto
    [ANATOMIO] (femur, os femoris) Osto de la femuro, plej masiva osto de la homa skeleto; ĝia kapo artikiĝas kun la koksosto, ĝia bazo kun la tibio.
    fibulo, humero, tibio.
  • femurosta
    Rilata al la femurosto: femurosta kapo, kolo.
  • ŝaffemuraĵo
    [KUIRARTO] Femuro de ŝafo, preparita por la manĝo. SIN. ŝafklabo.

    femuro


    Iel rilatitaj:

    acetabulx bicepsx korpx krurx ostx piedx viandx