faŭlto

faŭlt/o

[GEOLOGIO] Rezulto de pli-malpli profunda rompiĝo de tereno, okazinta laŭ surfaco proks. ebena, kune kun relativa moviĝo de la partoj tiel disigitaj: faŭlto oblikva, vertikala, horizontala, normala (kiu pligrandigas la surfacon de la terkrusto), inversa (kiu malpligrandigas la surfacon de la terkrusto); faŭltebeno.
diaklazo.
  • faŭltlipo
    ĉiu el la du rompiĝsurfacoj de faŭlto.
  • faŭltspegulo
    Faŭltlipo, elmetiĝinta pro erozio, ĝenerale kun strioj, kiuj montras la direkton de la faŭltmoviĝo.

    Iel rilatitaj:

    geologix