fajna

fajn/a

  1. Ekstrakvalita, pursubstanca: fajna tolaĵo, marmoro, vino; fajna ŝtono (gemo); fajna oro, arĝento (entenanta la postulatan proporcion de pura metalo) (analoge) fajna plado, manĝaĵo.
    delikata, subtila.
  1. Prezentanta tre malfacile distingeblajn diferencojn de strukturo, kvalito ks: fajna reteto de topografia lorno; fajna, hiperfajna strukturo de spektraj linioj; fajne kanelita disko de gramofono; fajnagordo de oscilcirkvito.
  1. Kapabla distingi tiajn diferencojn: fajna orelo de muzikamanto; fajna gusto de ĉefkuiristo, de kritikisto.
  1. [MATEMATIKO] (pp topologio) Havanta multajn malfermitajn arojn: topologio T estas pli fajna ol topologio S, se T enhavas ĉiujn malfermitajn arojn de S; la diskreta topologio estas la plej fajna.
  • fajneco
    Eco de io fajna: fajneco de lintolo.
  • fajnigi
    Fari, ke io estu fajna. SIN. rafini: fajnigi metalon per fizikaj, kemiaj procedoj; fajnigi ies guston.
  • malfajna
    Prezentanta tre malaltan kvaliton, senartan aspekton, vulgaran strukturon: plumdesegnoj tro malfajnaj, eĉ tro krudaj, por vere ornami la libron.

    fajnx


    Iel rilatitaj:

    manĝx vinx