fago

*fag/o

[BOTANIKO] G. (Fagus el fagacoj) de falfoliaj, monoikaj arboj kun virseksaj amentoj globformaj, longe pedunklaj, pendaj, kaj kun inseksaj amentoj malgrandaj, staraj, mallonge pedunklaj, nur 2-3 floraj, formantaj akenojn po 2-3 en moldorna kupulo malfermiĝanta per 4 valvoj; ĉ. 10 sp-oj el la ekstertropika N hemisfero, kelkaj ekonomie gravaj pro ligno multe utiligata, ŝelo medicine uzata kaj semoj, el kiuj oni ekstraktas oleon; precipaj taksonoj:
  • Amerika fago
    Sp. (F grandiflora, SIN. F. americana), el NE Ameriko.
  • ĉinia fago
    Sp. (F. sinensis) el ĉinio.
  • Japania fago
    Sp. (F. crenata, SIN. F. japonica), el Japanio.
  • Ordinara fago
    Sp. (F. sylvatica), el Eŭropaj arbaroj.
  • sangofago
    Kf de la ordinara fago ('atropunicea', SIN. 'atropurpurea') kun preskaŭ nigre ruĝaj folioj pro enhavo de antociano en la epidermaj ĉeloj.
  • fagacoj
    Fam. (Fagaceae) de dukotiledonaj, monoikaj arboj kaj trunkarbustoj, kies frukto estas akeno ĉirkaŭita de kupulo; ĉ. 700 sp-oj el 8 g-oj, i.a. fago, kastaneo, kverko kaj notofago. SIN. kupuliferoj.
  • fagaro, fagejo
    Arbaro el fagoj.
  • fagofrukto, fagonukso
    La frukto de fago.
  • ŝajnfago
    Notofago.

    fago


    Iel rilatitaj:

    arbx lignx