eskorto

eskort/o (2)

  1. Aro de soldatoj, armitoj, akompananta personon, pakaĵojn k.a. por ilin gardi.
  1. Aro de personoj, akompananta iun por gvidi, helpi aŭ honori: li veturis kun luksa eskorto, por viziti la vicreĝon (B).
    akompanantaro, konvojo.
  • eskorti (tr)
    1. Akompani eskorte: policanoj eskortis la arestiton; princo eskortata de siaj korteganoj.
    1. [ŜIPOJ] (pp militŝipoj) Akompani komercajn aŭ pasaĝerajn ŝipojn, por ilin protekti.
  • foreskorti
    Forkonduki eskortante: la lakeoj foreskortis lin el la domo.

    eskortx


    Iel rilatitaj:

    irx