elefanto

*elefant/o

[ZOOLOGIO] Granda mamulo kun longa kaptokapabla rostro k dentegoj, vivanta en Azio (g. Elephas) k Afriko (g. Loxodonta): fari el muŝo elefanton (Z) (troigi).
mamuto, mastodonto, dinoterio. [VIDU] eburo.
  • elefanta
    Rilata al elefanto: (ironie) elefanta gracio.
  • elefantedoj
    La fam. (Elephantidae) de elefantoj, al kiu apartenas ankaŭ la mastodontoj.
  • elefantestro
    Homo, kiu, sidante sur la kolo de la elefanto, gvidas ĝin.
    mahuto.
  • marelefanto
    [ZOOLOGIO] Mamulo (duspecia g. Mirounga) el la subordo de fokuloj, fam. de fokedoj; la plenkreskaj virbestoj havas plilongeblan nazon; la plej granda fokulo.

    elefanto

    REVO: [elefanto]
    Fari el muso elefanton (troigi).

    Iel rilatitaj:

    Afrikx Azix bestx dentx eburx