ekipi

ekip/i (tr) (2)

Provizi iun aŭ ion per ĉio necesa por la difinita funkcio: ekipi armeon per aviadiloj, urbon per aŭtobusoj, ŝipon per ŝnuraro, turiston per gvidlibroj; la fabriko estis ekipita per plej modernaj maŝinoj.
armi, doti, garni.
  • ekipo
    Ago ekipi k ties rezulto: la industria ekipo de la lando.
  • ekipado
    Ago de ekipanto.
  • ekipaĵo
    Aro de ĉiuj iloj, destinitaj por ŝipo, armeo, fabriko ktp: la elektra ekipaĵo de instalaĵo.
  • subekipaĵo
    [AVIADO] La radoj, glitiloj aŭ flosiloj k ties muntaĵo: entirebla, trirada subekipaĵo.
  • sonekipaĵo
    [FOTOGRAFIO] Tuto de la elektroakustika ilaro, ebliganta la kaptadon k reproduktadon de sonoj en filmo.
  • ŝipekipisto
    Homo, kiu ekipas ŝipon aŭ vendas ekipaĵojn por ĝi.
  • virekipi
    Provizi ŝipon per ŝipanoj.

    ekipi


    Iel rilatitaj:

    aeroframx aparatx instalx laborx