efluv/o

  1. [FIZIKO] (en ampolo plenigita de dilatita gaso) Malforta lumado sen esenca varmigo aŭ bruo, k sen hejtado de la elektrodoj: fotografado per efluvoj.
  1. [FIZIKO] Elektra malŝargo, kiu sin manifestas ĉirkaŭ konduktilo troviĝanta en la aero, sekve de l' jonizo de la atmosfero, kiam la elektra tensio sur la surfaco de tiuj ĉi konduktiloj atingas tre altan valoron.
  • kronefluvo
    [FIZIKO] Efluvo 2, kiam ĝi produktas malfortan lumon ĉe la surfaco de konduktilo aŭ inter du konduktiloj de la sama transsenda lineo.

    efluvx


    Iel rilatitaj:

    elektrx flux jonx lumx