dorso

dors/o

  1. [ANATOMIO] Parto de la homa korpo, de la ŝultroj ĝis la gluteoj: porti ion sur la dorso; mi liberigis lian dorson de ŝarĝo (X); teni sin dorso ĉe dorso; fremdan dorson bastoni (Z); mano pekis, dorso pagas (Z); turni la dorson al iu (Z) (pf: montri sian malŝaton); ĝi dependos de tio, kiajn fortojn ni sentos post nia dorso en la batalo (Z) (por nin apogi); mortigi iun de post la dorso (Z) (perfide).
  1. Supera parto de la korpo de mamuloj, de la kapo ĝis la vosto: grimpi sur la dorson de ĉevalo; la kato ĝibigis la dorson.
  1. [KOMUNUZO] Malantaŭa, ordinare ne aganta parto de objekto aŭ organo: dorso de klingo, de segilo, de mano (mandorso); dorso de poŝtkarto, de pentraĵo, de libro, de folio; en la ĉambro staris brakseĝoj kun altaj skulptitaj dorsoj (Z).
  1. Supera kurba parto de objekto aŭ organo: la dorso de la nazo, de la piedo; la nuda dorso de l' monto (Z); ŝaŭmaj dorsoj de la ondoj; la dorso de la lango (tiu parto de la lango, kiu kuŝas kontraŭ la palato k la velo).
  • dorsa
    1. Rilata al la dorso: la dorsaj muskoloj; dorsa arkaĵo de brakseĝo (Z); la dorsa naĝilo.
    1. [BOTANIKO] Ekstera.
  • dorse
    1. ĉe la dorsa flanko: viajn malamikojn mi turnos al vi dorse (X); fali dorsen.
    1. En la direkto montrata de la dorso: la anasoj iris dorsen (Z).
      inverse, kankre, retro.
  • dorsaĵo
    [KUIRARTO] La dorsa parto de manĝebla besto: aliaj sur (rostilojn) metas aprodorsaĵojn (G).
  • dorsantaŭa
    Havante la dorson en la direkto al la celo: ĝi sidis flanke de ŝi, ĉar veturadon sur la dorsantaŭa loko ĝi ne povis traelporti (Z).
  • surdorsigi
    1. Meti ion sur ies dorson: surdorsigi selon al ĉevalo.
    1. (evi) (pp ĉeko, kambio ks) = endosi.
  • azendorso
    [ARKITEKTURO] (pp vojo, ponto) Dudekliva, longforma transversa konveksaĵo, konstruita pro teknikaj kialoj (azendorsa ponto) aŭ por malrapidigi la trafikon (urbovoja azendorso).
  • mandorso
    Flanko de mano kontraŭa al la manplato.
  • ŝudorso
    La supra parto de ŝuo, alkudrita al la plando.

    dorso


    Esprimoj

    Ataki iun de malantaŭe, de poste, dorse.
    Draŝi al iu la dorson.
    Eksenti froston en la dorso.
    Fali dorsen.
    Fari ion malantaŭ (post) la dorso de iu.
    Malestime, abrupte, malfidele turni la dorson al iu.
    Mortigi iun de post la dorso.
    Pluvigi batojn sur ies dorson.
    Porti ion sur la dorso.
    Teni sin dorso ĉe dorso.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    azendorso, dorsa, dorsantaŭa, dorsantaŭa, dorsaĵo, dorsdirekte, dorse, dorsflanko, dorsnaĝa cimo, dorso, dorsokorbo, dorsosako, mandorso, surdorsigi, ŝudorso

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    ekster
    inverse
    kankre
    post

    endosi
    turni

    gluteo
    korpo
    retro
    vosto

    Iel rilatitaj:

    antaŭ aversx azenx ekster endosx fingrx flankx glutex inversx kankrx kolx kombx korpx librx mal partx post retro retrx seĝx turnx vostx ĝibx