dokumento

*dokument/o

Skribaĵo aŭ signifa objekto, kiu servas kiel pruvo k atesto: ĝi devas esti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento (Z); la Fundamento devas troviĝi en la manoj de ĉiu kiel konstanta gvida dokumento (Z); la sekretario sendis multe da broŝuroj k dokumentoj; dokumentoj de transdono (Z), de aĉeto; genealogiaj dokumentoj (Z); dokumentoj pri la origino de la unua mondmilito; pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento (Z).
akto, arkivo, ĉarto, diplomo.
  • dokumenta
    Rilata al dokumento: dokumenta valoro de verko.
  • dokumenti (tr)
    1. Pruvi per dokumentoj.
    1. Provizi per dokumentoj: ĝi povas prokrasti la decidon, se ĝi trovas la proponon ne sufiĉe dokumentita.
  • dokumentaro
    1. Tuto de la dokumentoj, uzataj por difinita celo.
      dosiero.
    1. [KOMPUTIKO] Tuto de la detalaj priskriboj, klarigoj k manlibroj de komputila programo.
  • dokumentujo
    Plata, ortangula portebla ujo, el ledo aŭ plasto, por enteni dokumentojn.
    paperujo, teko.
  • ŝipdokumentoj
    Dokumentoj, kiujn ĉiu ŝipo devas posedi por obei la administraciajn preskribojn.
    ĉarto, ĵurnalo, konosamento.

    dokumento

    REVO: [dokumento]
    al'iĝ'ilo.arkivo.atesti.aŭtentika.biblioteko.Ĉerpi dokumentojn el la fonto mem.dato.datumoj, datenoj.diplomo.dokumenta kredito.dokumento.dosiero.falsa.formala.foto(graf'aĵo).katalogo.kontrakto.kontroli.kopio.kvitanco.legitimi.licenco.mandato.Nigro sur blanko pruvas sen manko.notario.originalo.pasporto.permesi.Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento.rajto.sekreta.sigelo.slipo.sub'skribi.valida.
    financo. gazeto. justico. legi. notario. pruvi.

    Iel rilatitaj:

    apendicx apokrifx arĥivx atestx brevetx buĝetx etatx financx gazetx informx justicx justx konsentx kontrolx kopix legx notarix paperx pruvx rajtx skribx valizx ĉartx