dogano

dogan/o (3)

  1. Imposto starigita pri iuj komercaĵoj, kiam ili eniras fremdan teritorion. SIN. limimposto.
    akcizo.
  1. Administracio zorganta pri la doganaferoj.
  • doganejo
    Oficejo, ĉe kiu oni pagas limimposton.
  • doganisto
    Oficisto de dogano 2.
  • doganagentejo
    Entrepreno, kiu zorgas pri la doganaj formularoj, pagoj ktp, komisie de siaj privataj aŭ komercaj klientoj.
  • doganlibera
    Ne devanta pagi doganon.
  • doganpage = dogano 1.
  • dogantarifo
    Tarifo de la ŝuldataj pagoj laŭ la varspecoj.
  • doganunuiĝo
    Kontrakto inter du aŭ pluraj ŝtatoj, por malaltigi aŭ nuligi la doganon inter si.
  • eldoganigi
    Depreni varon el doganejo, paginte la ŝulditajn impostojn.

    dogano

    REVO: [dogano]
    dogana unio.doganimposto,fraŭdi.konfiski.kontrabando.kontroli.sekvestri.
    financo. pagi. politiko.

    Iel rilatitaj:

    financx havenx kontrolx pagx politikx