do

*do¹

Partikulo
  1. montranta logikan sekvon, konkludon el la antaŭa diritaĵo: vi vidas do, ke vi ne devas kulpigi min (Z); mi devas do decidiĝi, ĉar vi tiel volas (Z).
    tiam, des pli.
  1. uzata en demandaj aŭ ordonaj frazoj, por insisti pri la miro aŭ la volo: kial do vi ne laboras? (Z); per kio do mi povas servi al vi? (Z); kiel do, sekve? (Z); kial do propono tiel senfundamenta povas plaĉi al kelkaj? (Z); denove! ha, ĉesu do fari ŝercojn! (Z); zorgu do, ke post la fino de viaj laboroj la homaro povu diri [...] (Z); sed iru do! (Z).

RIM. Tiu uzo povas servi, en okazo de dubo, por neprigi la demandan sencon de la korelativoj: rigardu tra la fenestro, kiu estas tie (estanta tie); rigardu tra la fenestro, kiu do estas tie; kiel do vi ŝanĝiĝis ĉe Mi je vinberbranĉo sovaĝa?(X) ('kiel vi...' povus aspekti komparo: 'tiel same, kiel...').

  • do²
    [MUZIKO] Silabo, kiu montras
    1 en la relativa solfego la tonikon;
    1. en la absoluta solfego la absolutan tonon C.
  • do-gamo
    La serio de la notnomoj en solfego: do (aŭ ut), re, mi, fa, so (l), la, si/ti (origine tiritaj el la komencoj de vortoj de latina himno).

    do

    PMEG: [do]

    Esprimoj

    Mi pensas do mi estas.
    Kial do vi ne laboras?

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    tiam des pli sekve tiam tial
    gamo: do (ut) re mi fa sol la si (ti) doC tono solfeĝo muziko

    Ankaŭ vidu:


    Iel rilatitaj:

    des fa gamx la mi muzikx pli re sekvx si sol solfeĝx tial tiam tonx