detalo

detal/o

  1. Malgranda parto, rigardata kontraste kun la tuto: zorge raportu pri ĉiuj detaloj; vi petas, ke mi donu al vi detalojn pri mi k mia vivo (Z); ĉe ĉiu detalo vi batalis kontraŭ la tekniko de la arto (Z); mi esprimis ĉi-supre la principojn: nun mi parolos pri la detaloj (Z).
  1. Malgrava parto, rigardata kontraste kun la ĉefa afero: droni en detaloj (Z).
  • *detala
    1. Atentanta, priskribanta aŭ mencianta ĉiujn detalojn: ellabori detalajn teĥnikajn vortarojn (Z), plenan detalan gramatikon (Z); mi ricevis detalan leteron pri la aranĝo de la du komitatoj (Z); detala analizo de verko (B); mi pretigos detalan raporton (Z).
    1. Koncerna pri po malgrandaj kvantoj de varoj: detala komerco, butiko.
  • detale
    En detala maniero: se mi volus korespondi kun vi detale pri miaj projektoj [...] (Z); mi ne povas rakonti al vi pri tiu ĉi punkto pli detale, ĉar ĝi postulus tro longan skribadon (Z); detale motivita artikolo (Z); detale vendi.
  • detali (tr)
    1. Komplete fari, konsiderante aparte ĉiujn partojn: li detalis la historion de E. de 1887 gis 1900.
    1. Pomalgrande vendi: tie ĉi oni ne detalas la ŝtofblokojn.
  • detalado
    1. Preciza k aparta konsiderado pri ĉiuj partoj de tuto: fari la detaladon de konto.
    1. Pomalgranda vendado.
      debito.
  • detalaĵo
    Afero aŭ fakto, kiun oni povas konsideri detalo: dezirante esti utila al vi, mi demandos pri kelkaj neeviteblaj detalaĵoj (Z); bagatelaj eksteraj detalaĵoj (Z); svarmo da ĉiutagaj detalaĵoj (Z).
  • detalisto
    Detalvendisto.
    Grocisto.
  • maldetala
    1. ĝenerala, sendetala: rakonti laŭ maldetalaj trajtoj.
    1. Pogranda.


    detalo


    Pri kelkaj detaloj mi petos, ke ili estu redaktitaj iom pli precize.
    bagatelo. detala komerco. detalaĵo. dispartigo. distranĉi. divido. droni en detaloj. elemento. ero. etato : detala tabelo pri la nuna stato de entrepreno. fragmento. frakcio. neniaĵo. partiklo. parto. peco. plendetale. pomalgrande. porcio. redetali, resumi. sendetala. skizo : unua (prova, sendetala) desegnaĵo, poste pliprecizigota; unua (prova, sendetala) versio de skribaĵo; skizi: fari, prezenti skizon.
    aĉeti. desegni. dividi. grava. iom. kelka. pli. preciza.

    Iel rilatitaj:

    aĉetx bagatelx butikx desegnx dividx grandx gravx iom kelkx pli precizx