dek

*dek¹

Numeralo, esprimanta la nombron post 9 en la serio de la entjeroj (10; X): homo havas dek fingrojn ĉe la manoj; la dek Diroj (Z) ( [VIDU] dekalogo); veti je dek kontraŭ unu; unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj (Z); dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu (Z).
  • deka
    Vicmontra numeralo, signifanta, ke la koncernataĵo venas post naŭ antaŭaj: estas nun la deka horo; en la konkurso li estas nur la deka; Papo Pio la deka; saltadi el unua al deka (Z) (sensekve babili).
  • deko
    1. Aro de dek aferoj aŭ personoj: deko da soldatoj; deko da pekoj, unu la puno (Z); [LUDOJ] kera, pika deko.
    1. La nombro dek aŭ ties simbola reprezento: la kolumno de la dekoj.
  • dekestro
    Estro de deko da soldatoj, laboristoj ks..
  • dekilo
    [STATISTIKO] (pp finia vico de nombroj) Nombro tia, ke unu, du dek aŭ naŭ dekonoj de la nombroj malsuperas ĝin.
    mediano, kvarilo, centilo, plurilo.
  • dekobla
    Prezentanta nombron, kiu estas al la antaŭa kiel al unu: eĉ se vi donus al mi dekoblan sumon, mi ne konsentos; dekoble ses estas sesdek; tiu spekulacio dekobligis lian riĉon; (f) li trovis ilin dekoble pli saĝaj (X).
  • dekono
    ĉiu el la dek egalaj partoj de tuto: la du dekonoj de 120 estas 24; ĉiu dekono el la bovoj k ŝafoj estu konsekrita al la Eternulo (X).
  • dekonaĵo
    Ofero al Dio aŭ al ties pastroj de la dekono de iaspeca produkto (dismo): Abram donis al li dekonaĵon el ĉio (X).
  • dekopo
    Grupo de dek aferoj aŭ personoj.
  • dekuma
    [ MATEMATIKO] Decimala.
  • dekumi (tr)
    [ARMEOJ] Puni ribelintan trupon, ekzekutante ĉiun dekan soldaton en la vicoj.
  • dek du
    Kunmetita numeralo (12; XII): la dek du monatoj de la jaro; la leĝo de la dek du Tabeloj; la dek du laboroj de Heraklo.
  • dekdua
    Vicmontra numeralo responda al dek du: la dekdua horo.
  • dekduo
    Aro de du aferoj aŭ personoj: mi aĉetis dekduon da kuleroj (Z).
    RIM. Oni formas sammaniere la sekvantajn numeralojn: dek tri, dektrio, dek kvar, dekkvara, dekkvaro ktp.
  • dudek
    Duoble dek: dek k dek faras dudek (Z); la dudeka de Februaro (Z); imposto super la dudekono de ĉies rentoj; la dudekuma nombrosistemo estis uzata de la Keltoj.
  • tridek
    Trioble dek: kvinoble sep estas tridek kvin (Z); la tridek tagoj de la monato; tridekjarulo.
  • kvardek
    Kvaroble dek: mi pluvigos sur la teron dum kvardek tagoj k kvardek noktoj (X); kvardek jarulo.
    RIM. Oni formas same la sekvantajn: kvindek, sesdek ktp ĝis naŭdek.
  • sepdek
    Sepoble dek (70, LXX): la daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj (X); sepdek jardekoj estas destinitaj por via popolo (X); la Sepdek (1: disĉiploj de Jesuo. 2: membroj de la sinedrio); sepdek jarulo; ĝis sepdekoble sep fojoj (N).
  • naŭdek
    Naŭoble dek: estos ĝojo en la ĉielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro naŭdek naŭ justuloj, kiuj ne bezonas penton (N).
  • jardeko
    1. Deko da jaroj.
    1. Numerita dekjara periodo en jarcento: en la tria jardeko de la lasta jc.
  • tagdeko
    Deko da tagoj: en la unua tagdeko de la monato.

  • *dek/²
    [KEMIO] Prefikso , montranta 10-karbonan ĉenon en la nomo de hidrokarbonoj: dekano (C10H22), dekeno (C10H20), dekino (C10H18), dekilo (C10H21) ktp: (Vd alk).
  • biciklo (4,4,0)dekano
    C10H18, iomete mentodora likvo, uzata kiel industria solvanto por vaksoj, lakoj; produkto de la hidrogenado de naftaleno. SIN. dekalino.

    Iel rilatitaj:

    Dekapolx MATEMATIKO cent deci- decimalx deka- dekadx dekalogx dekapodx dekatlonx entjerx fingrx numeralx tagx