broso

  1. [KOMUNUZO] ilo, konsistanta el haregoj aŭ nilonharoj ks, fiksitaj vertikale en tabuleto, k uzata por de· froti aŭ skrapi: broso por vestoj (z), por dentaj, por ĉevalo.
  1. [ ELEKTRO] Konduktilo, plej ofte el karbo, servanta por konekti la senmovajn k moviĝantajn partojn de elektra motoro per glita kontakto: kolektila broso (broso, glitanta sur kolektoringo). SIN. frotilo.
  • delokigo de broso
    [ELEKTRO] ŝanĝado de la pozicio de broso sur lameno de la komutilo de kontinukurenta maŝino, por forigi sparkadon de la broso.
  • sparkado (aŭ fajrerado) de broso
    [ELEKTRO] Fenomeno, kiu okazas, se kolektila broso de elektra maŝino ne estas ĝuste lokita en la neŭtrala zono de la magneta kampo de la maŝino.
  • brosi (tr)
    Froti ion per broso: brosi vestojn, tapiŝon, barbon, dentojn, harojn.
    balai, purigi, senpolvigi, skrapi.
  • brosado
    Ago brosi.
  • brosingo
    [ELEKTRO] Organo, servanta por subteni brosojn ĉe la komutilo aŭ kolektoringo de elektra maŝino.
  • brostiro
    Unufoja froto per broso: al la ĉapelo donu nur brostiron!
  • dratbroso
    Speciala broso, en kiu la harojn anstataŭas dratoj: dratbroso por skrapi lanon.
  • dentobroso
    Broso por purigi la dentojn.
    broso

    broso


    Kelkaj kunmetaĵoj

    brosado, broshararo, brosi, brosingo, brostiro, brostiro, buklobroso, cirbroso, delokigo de broso dentobroso, dorsobroso, dratbroso, glatiga broso, manbroso, sparkado de broso, ŝelbroso, ŝubroso, ungobroso, vestobroso

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    haroj
    ilo
    nilono
    peniko
    skovelo (botel-broso, cilindra broso)
    stango
    tenilo
    vergo
    balai
    defroti
    froti
    kombi
    pajloviŝi
    pentri
    purigi
    senkotigi
    senpolvigi
    skrapi
    skribi
    strigli
    viŝi
    brosi...
    barbon
    dentojn
    harojn
    malpuraĵon
    tapiŝon
    veston
    ĉevalon
    frotilo

    Iel rilatitaj:

    -il ELEKTRO balax barbx dentx domx frotx glitx harx kombx konektx kontaktx kotx nilonx pajlx penikx pentrx polvx purx skovelx skrapx skribx stangx striglx tapiŝx tenx vergx vestx viŝx ĉevalx