biblioteko

  1. Kolekto de libroj aŭ manuskriptoj, posedataj de unu persono aŭ institucio: li havas riĉan bibliotekon; adiaŭ al vi, mia biblioteko! (K); prunta, konsulta, rondiranta biblioteko.
  1. ĉambro aŭ domo, kie oni konservas tian kolekton.
  1. Bretaro aŭ ŝranko por ordigi librojn.
  1. Serio de libroj eldonitaj de unu sama eldonisto en sama prezentado k pri similaj, temoj: E-a Biblioteko Internacia.
  1. [KOMPUTIKO] Aro da proceduroj kun ĝenerala utileco disponataj por uzado en aliaj komputilaj programoj: biblioteko de matematikaj, grafikaj proceduroj.
  • bibliotekisto
    Oficisto komisiita pri la aranĝo, pruntedonado ktp de biblioteko 1.
    biblioteko

    biblioteko

    REVO: [biblioteko]
    Biblioteko prunta, konsulta, rondiranta, referenca.Enfermi sin en sia biblioteko.Misloki libron en biblioteko.Provizi bibliotekon per binditaj libroj.

    Bildvortaro


    74-11 -28 : universitata biblioteko
    74-11 : librobretaro
    74-12 : konsultolibraro
    74-13 : revuobretaro kun revuoj
    74-14 : ĵurnalbretaro
    74-15 : bibliotekistino en informloko
    74-16 : bibliotekoficistino; bibliotekistino
    74-17 : prunta sekcio kaj katalogejo
    74-18 : pruntotablo
    74-19 : pruntomonitoro, komputilo por registrado de pruntitaĵoj
    74-20 : slipara katalogo; slipoteko
    74-21 : sliparujaro; sliparŝranko
    74-22 : slipujo; slipar(tir)kesto
    74-23 : bibliotekvizitantino; bibliotekuzantino; bibliotekoklientino
    74-24 : uzula terminalo; klienta terminalo, komputilo por serĉado en elektronika katalogo kaj en Interreto
    74-25 : tekokomputilo; portebla komputilo
    74-26 : legaparato por mikrofilmoj; mikrofilmlegilo
    74-27 : mikrofilm(slip)o
    74-28 : mendoterminalo, komputilo por serĉi en elektronikaj katalogoj kaj mendi vid- kaj aŭdmaterialojn

    Iel rilatitaj:

    Aleksandrix bankx bretx domx klasifikx librx manuskriptx pruntx ĉambrx ŝrankx