bazaro

  1. Loko, kovrita aŭ ne, kie estas multaj diversaj vendo·budoj aŭ vendotabloj: la bazaro estas tenata ĉiun merkredon; en la bazaro ĉe mi la viando ĉiam estas bona (Z); bazaro de malnovaĵoj (Z); placo de l' bazaro; Knut staris sur la bazaro kun la tornistro sur la dorso (Z); fiŝbazaro, legombazaro; bazarkorbo (Z).
  1. Komerca kunveno de vendantoj k aĉetantoj, tenata en tia loko.
    ĉiovendejo, foiro.
  • bazaristo
    Komercisto, kiu vendadas en bazaro.
  • bazarulo
    Migra vendisto, kiu vendas ion ajn, uzante artifikan deklamadon.
    demonstristo.
  • bazarurbeto
    Urbeto sufiĉe granda, por ke tie okazu regula bazaro.
  • superbazaro
    Grandsurfaca butikego, provizita per oportuna aŭtoparkado, k praktikanta raciigitan vendometodon, precipe memservadon, por ĉiuj varoj de kuranta uzado.
  • pulbazaro
    Granda bazaro, kie estas aĉeteblaj plej diversaj, jam uzitaj objektoj, ĝenerale ne tre valoraj.
    bazarx

    bazarx


    Iel rilatitaj:

    aĉetx brokantx budx butikx foirx komercx pagx tagx vendx