aŭroro

  • Tiu momento de la matena krepusko, kiam la ĉielo ruĝiĝas: l' aŭroro frostotrema en robo rozaverda; vekiĝi ĉe la aŭroro. SIN. matenruĝo.
    taĝiĝo.
  • (f) Esperiga komenciĝo: stari ĉe la aŭroro de sia vivo.
  • [astronomio] Diverskolora lumigo de la nokta ĉielo en polusproksimaj regionoj, kaŭzita de elektre ŝargitaj partikloj de la suna vento, interagantaj kun la tera magnetkampo en la alta atmosfero: boreala (arkta), aŭstrala (antarkta) aŭroro. SIN. nordlumo.
  • aŭrori (ntr)
    Ek·lumi kiel aŭroro: (f) en mia kor' aŭroras; aŭroras nova epoko.
  • Aŭroro
    [mitologio] Romana diino de la mateniĝo: la rozafingra Aŭroro.
    matenx , noktx , Sunx ,

    Iel rilatitaj:

    Sunx dormx krepuskx lumx matenx noktx