avida

Forte deziranta ricevi aŭ ek·posedi ion: ili estas hundoj avidaj, kiuj ne povas satiĝi (X); leono krieganta k urso avida (X); homo avida je gloro, al laŭdoj, pri riĉaĵoj.
avara.
RIM. 'avid' estas ofte uzata suf-e, kun la senco de 'am', sed kun pli forta k ordinare malfavora nuanco: malbonavida (X), monavida (Z) sangavida (Z); parolavida langeto (X); voluptavida brusto (Z).
  • avide
    En avida maniero: oni prenas avide, oni redonas malrapide (Z); dronanto eĉ herbon kaptas avide (Z); ŝi avide direktis siajn okulojn al la vizaĝo de la virino (Z).
  • avidi (tr)
    Pasie deziri ekposedi aŭ ricevi: kiu avidas plej bonan, perdas plej bezonan (Z); ne timu, nur mian sangon avidis la malpiuloj (Z); mia animo avidas klerecon (Z); (abs) ju pli oni posedas, des pli oni avidas (Z).
    aspiri, soifi, strebi.
  • avideco
    Forta deziro akiri: gardu vin kontraŭ ĉia avideco (N); senti avidecon je la povo k gloro; nobla avideco je scio (Z); M. aŭskultis tiujn vortojn kun avideco (Z).
  • avidulo
    Iu, kiu avidas: donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas (Z); nek ŝtelistoj nek aviduloj heredos la regnon (N).
    dezirx , havx , riĉx , satx ,

    Iel rilatitaj:

    aspirx avarx dezirx havx posedx riĉx satx soifx strebx