apatio

Stato de spirito, kiun nenio tuŝas, ekscitas aŭ suferigas: kun malespero k apatio lasi fali la manojn (Z) ( rezigni); kelkaj helenaj filozofoj rigardis la apation kiel la veran staton de la saĝulo.
  • apatia
    Ne·sentema, indiferenta: homo (Javal), kiu blindiĝis en la 62a jaro de sia vivo k tamen ne fariĝis apatia por ĉio en la mondo (Z); mi jam de longe estas tute apatia kontraŭ ĉiuj laŭdoj k mallaŭdoj (Z).

    Iel rilatitaj:

    indiferentx rezignx sentx spiritx