ankro

  • [ŝipoj] Peza fera ilo konsistanta el longa trunko kun transversa stango (la ŝtoko) je unu fino k du aŭ pluraj ŝpatoj je la alia, k servanta por fiksi ŝipon, eniĝante en la fundon de maro, rivero ks, aŭ por fiksi balonon, eniĝante en la grundon: ĵeti, levi la ankron (Z); esti, stari ĉe la ankro.
    graplo, kapstano, vinĉo.
  • Fera kerno en dinamoj, ĉirkaŭvolvita de elektra drato, en kiu estas produktata kurento.
  • Metala stango finiĝanta ekstere per transversa ferfiguro, k servanta por malhelpi dismoviĝon de muroj.
  • Peco, kun formo de eta ankro, kiu en horloĝo reguligas la movadon de la pendolo.
  • ankri (tr)
    Fiksi per ankro: ili ankris la ŝipon en la golfeto; la vandoj de la sarkofago estis ankritaj per ferstangoj, (f) tiu ideo estis profunde ankrita en ĝia spirito.
  • ankrado
    Ago de iu, kiu ankras.
  • ankr (ad)ejo
    Loko en maro, kies ne tro granda profundo faciligas ankradon.
    rodo.
  • ankriĝi
    Iĝi ankrita: ŝipo ankriĝas, kiam la ankro hokiĝis en la grundon.
  • ankrumi (ntr)
    Esti ankrita ĉe ankrejo.
  • ankrizita
    [heraldiko] (pp pri figuro) Havanta siajn finaĵojn en formo de ankro.
  • deankriĝi
    Esti forpuŝata de la vento aŭ fluo dum la ankro nur skrapas la fundon.
  • malankri
    Levi la ankron.
  • flosankro
    Ankro, en formo de renversita tola konuso, uzata ĉemare en malbona vetero.

    Iel rilatitaj:

    havenx horloĝx ŝipx