analizi

  • [kemio] [fiziko] Provi trovi la konsistaĵojn de kombinaĵo aŭ kompleksaĵo: analizi solvaĵon, fenomenon.
  • [lingvoscienco] Disigi eldiraĵon aŭ tekston en ties unuojn (frazoj, sintagmoj, morfemoj).
  • Detale esplori la esencon de dokumento aŭ verko, por povi ĝin ĝuste resumi aŭ taksi: analizi dokumenton, paroladon, romanon; analizi ĉiujn faritajn proponojn estus laboro senfina (Z).
  • Esplori veterstaton laŭ diversaj vidpunktoj, por prepari diagnozon, el kiu rezultos prognozo.
  • analizo
  • [kemio] [fiziko] Diserigo en la konsistigantajn elementojn: kvanta analizo; spektra analizo.
  • Diseriga esplorado de la konsisto de io: analizo de teatraĵo, de kompleksa frazo; sintaksa analizo; mi donos kritikan analizon de ĉiuj proponataj ŝanĝoj (Z).
  • [filozofio] Indukta metodo, kiu iras de la kompleksa al la simpla.
    sintezo. [VIDU] psiko.
  • analiza
  • Rilata al analizo: analiza rezonado; analiza metodo (iranta de la fenomenoj al la principo); analiza propozicio.
  • [lingvoscienco] (pp lingvo) Tendencanta koincidigi la nombron de vortoj kun la nombro de morfemoj.
  • analizilo
    Prismo por analizi la polarizan staton de la lumo.
  • analizisto
  • Specialisto pri analizo (kemia, psika).
  • (Z) (evi) = dis·sekcisto.
  • merkatanalizo
    [komerco] Procedo por difini la karakterizojn k amplekson de merkato.
  • psikanalizo
    [psikologio] [medicino] Psikologia doktrinaro k psikoterapia metodo, elpensita de Freŭdo k celanta malkovri k prilabori psikajn konfliktojn k malordojn, kiujn psika repuŝo igis nekonsciaj dum la personeca disvolviĝo.

    Iel rilatitaj:

    diagnozx dis esplorx induktx konsistx prismx prognozx psikx scix sekcx