PMEG: [ajn]
Partikulo, esprimanta ĝeneralan k insistan ne difinitecon, k almetata:

  • ajnisto
    Homo sen principoj, gvidlinio aŭ logiko en sia konduto aŭ siaj paroloj: 'La Kancerkliniko', gazeto ajnista.
  • A. post rilataj pron-oj aŭ adv-oj: kiu ajn tion diris al vi, estas malsaĝulo (Z); la spertaj E-istoj skribas per stilo preskaŭ simila, al kiu ajn nacio ili apartenas; mi mensogis, kion ajn mi diris (Z); kia ajn penso povus resti ĉe vi, li neis k tio devas sufiĉi (Z); kiel ajn riĉa mi estas, mi farus pli bone, se mi edziĝus kun kampulino (Z); la afero pli aŭ malpli frue devas efektiviĝi, kiom ajn la inerciuloj babilus kontraŭ ĝi (Z); kiam ajn vi venos, mi vin volonte akceptos.
  • B. post nedifinaj pron-oj aŭ adj-oj: ili deziras, ke ni faru iun ajn decidon (Z); iu ajn posedanto de bieno donas al siaj brutoj konvenan manĝon (B); kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian eblon, por ion ajn laborenspezi? (Z); iam ajn, iel ajn, sed venu, mi petegas!
    RIM. Z., pro emfazo, ofte uzas ĉe ajn la rilatajn pron-ojn kun la senco de nedifinaj: ellernante kiun ajn lingvon, mi konsentas akcepti kian ajn pagon, sed tre malofte la rilatajn tabeladv-ojn anst. la nedifinaj.
  • ajna
    Iu ajn arbitra: ajna nombro.
  • ajne ... ajne
    Konj-a paro, per kiu esprimiĝas la plena indiferenteco de elekto inter du ebloj: k nun vi povas ajne legi, ajne promeni.
  • ajno
    Io ajn: homo senhelpa ne restas pri ajno futura (K).


  • difini

    Iel rilatitaj:

    arbitrx difinx kiel kio kiu partikulx