pavo

*pav/o

  1. [ZOOLOGIO] G. (Pavo) de birdoj el la ordo de galinoformaj, kies virbesto povas ventumilforme etendi sian belkoloran voston, kovritan de brilaj, okulformaj makuloj; P. cristatus, origina el Hindio, estas ofte tenata kiel kortobirdo: kolorriĉa kiel vosto de pavo (Z); fiera kiel pavo.
    meleagro.
  1. Malmodesta persono, kiu emas paradi.
  • pavi (ntr)
    1. (pp pavo) Eletendi sian voston.
    1. (f) Malmodeste paradi: riĉo ofte pavas.
      fanfaroni, fieri, brustoŝveli, vanta.

    pavo


    Iel rilatitaj:

    dandx plumx vostx