ist

*ist/

Sufikso signifanta:
  • 1 Personon, kiu profesie, daŭre, prefere aŭ ofte sin okupas pri la afero difinita de la rad.: dentisto (kuracisto pri dentoj); artisto (homo okupiĝanta pri arto); ĝardenisto, leteristo, poŝtisto, tranĉilisto, falsisto (Z), kudristino, hejtisto, servisto, makleristo, maristo, ŝtelisto; komercistaro; pafista societo; verkisto verkas librojn kaj skribisto simple transskribas paperojn (Z); li estas mensogisto kaj malnoblulo (Z); granda parolisto estas duba faristo (Z).
    1. Adepton aŭ subtenanton de iu teorio, skolo, doktrino; ismano: budhisto, marksisto, esperantisto, fundamentisto, oportunisto, utopiisto [VIDU] istan/.
  • RIM. 1 En la senco 2, al ĉiu 'ism'-vorto respondas 'ist'-vorto, eĉ kiam 'ism' estas vortfino kaj ne sufikso: turismo, turisto; monoteismo, monoteisto; ŝovinismo, ŝovinisto.
    RIM. 2 La sufikso 'ist' montras precize la profesiecon kontraste al 'ant', kiu signifas fojan, okazan faranton, kaj al 'ul', kiu montras iel personiĝon de la agado: 'trompanto' fojfoje trompas, 'trompisto' vivas el trompoj, 'trompulo' estas homo esence karakterizebla per trompemo.

    Iel rilatitaj:

    aŭtomobilx biletx bovx fiŝx plantx veturx