Tezaŭro

La ĉefa uzo de tezaŭro (etime trezoro) estas pliriĉigi la vortoprovizon. Trezoro mem devenas de vorto signifanta "trovi".
Aliaj sinonimoj: Analogia vortaro, laŭtema vortaro.

Vortoj vekigas ideojn. Ideoj kristaliĝas en vortojn.
La unua uzo de ĉi-tiu tezaŭro, estas permesi pli rapide retrovi forgesitan vorton, dum oni verkas tekston. Sed ĝi ankaŭ povas veki ideon al kiu oni ne jam pensis.

Tial, tiu tezaŭro ne temas nur pri sinonimoj, sed pri ideoj rilatitaj al vorto.

Instruistoj kaj studentoj povos facile ĉerpi la vortojn apartenantajn al iu temo priparolota.
Ju pli da vortoj oni konas, des pli flue oni parolas. Por paroli, la nura studado de la vortoj ne sufiĉas. Oni bezonas ekzercadon. Vidu Skype.


Laŭofteco-listoj (ekzistas pluraj depende de la korpuso uzita):

(1) Akademia 'Baza Radikaro Oficiala'
     (2) La 685 plej oftaj radikoj: Radikoj-685. *preta*

(3) Listo de Sten Johansson (laŭ ofteco):

(4) Listo de Zlatko Tiŝljar (663 radikoj) *preta*
Fonto: http://eeo.8k.com/EoDktA/Morfemo1.htm
    
(5) Listo de Kontakto (fonto)


(6) Kapvortoj de PIV (16 757 radikoj + 30 392  kunmetaĵoj)

(7) Laŭ temoj


Poste disponebla : kapvortoj (Laborlisto: ne ankoraŭ preta - Vi povas partopreni en la plibonigo)
En la nuna fazo de la laboro, ĉiuj eblaj internaj ligiloj ne estas faritaj.
La strukturo kiu nun ŝajnas la pli taŭga estas:
Avertu min se vi konas retan fonton el kie mi povas ĉerpi pliajn vortojn...
(neniu reago jam. Mi bedaŭras)

Remuŝ