La grafika reprezentado de la signoj multe ŝanĝigis dum la centjaroj. Utilas koni la etimon de signo por pli facile memori ĝin. Vi povas ankaŭ elpensi vian propran reprezentadon.
unustrekaj radikoj 1-6
dustrekaj radikoj 7-29
tristrekaj radikoj 30-60
kvarstrekaj radikoj 61-94
kvinstrekaj radikoj 95-117
sesstrekaj radikoj 118-146
sepstrekaj radikoj 147-166
okstrekaj radikoj 167-175
naŭstrekaj radikoj 176-186
dek-kaj-dekunu-strekaj radikoj 187-200
dekdu-kaj-pli-strekaj radikoj 201-214
Vidu 3 librojn pri tio. La unua (Wieger) estas la plej fidinda. La lasta estas ŝercema, sed tamen utila por memori signon.
La franslingva originala libro de Dro Léon Wieger, S.J. estas trovebla rete, ZIPita jene.
Utilas viziti la vikipedion. (premu la 2 dekstre apud la sageton)
Por skribi la ĉinan, necesas ne nur koni tiujn strekojn kiujn uzi, sed ankaŭ laŭ kiu ordo desegni ilin. Tio estas multe pli malfacile. Vi povas eksperimenti per tiu programo.
Tre valora strek-rekono programo estis farita de Guglo. Vizitu Google translate, kaj provu desegni la signo 女 en la aldonita suba fenestreto. La programo estas tre tolerema. Vi povos ankaŭ vidi la prononcon en Hànyǔ Pīnyīn, kaj aŭdi ĝin.