Leĝa notico | Novaĵoj | OD | Pri EUROPA.be | Indekso | Serĉi | Kontakti

Eurojargon

Skip language selection bar (shortcut key=2)
EŬROPO > Pri EU mallonge > Eŭroĵargono
Pri EU mallonge
A plain language guide to Eurojargon

Eŭropuniaj oficistoj kaj ĵurnalistoj kiuj raportas pri EU-aferoj ofte uzas ĵargonajn vortojn aŭ esprimojn nur kompreneblaj al ili mem. Eŭroĵargono povas esti enigma por la ĝenerala publiko, kaj pro tio ni skribis jenan glosareton.

B.V. noti: la glosareto inkluzivas nek terminojn nurteknikajn aŭ nurleĝajn, nek ĵargonon uzitan nur unulingve. Por klarigoj pri tiuj fakaj terminoj vizitu la apartan retejon  “glosaro”.

Se vi deziras komenti pri la utileco de la glosareto, aŭ ŝatus ke nova termino estu aldonata, sciigu ĝin al ni plenumante  jenan demandaron.
Por la Esperanta versio : Remuŝ

Agendo
Aliĝanta lando
Antitrusto
Bruselo decidis
Buĝeta deficito
Civila Dialogo
Civila societo
ĜD
Demokratia deficito

EALN Eŭropa asocio pri Libera _Negoco
EEA
EEK
Ĉefurbo de la Kulturo

EK
EU
Ŝengenlando(j)
ERASMUS
Eŭroareo
Eŭrobarometro
Eŭrokrato
Eŭrolando
Eŭropa integrado
Eŭropa jaro de
Eŭropaj Komunumoj
Eŭropa Konsilio
Eŭropa Unio
Eŭropunio
Eŭroskeptikulo
Eŭrotarifoj
Eŭrozono
EU konstitucio
EU-Pilieroj
Federismo
Financaj perspektivoj
Fleksikureco
Fondintaj Patroj
Fortreso-Eŭropo
Harmoniigo
Integrado
Intensigita kooperado
Interezaj procentoj
Interregistara
Interregistara _konferenco
IRK
Kandidata lando
Kohereco
Komitatologio
Kompara taksado
Kompetenta aŭtoritato
Kompetentoj
Komuna akiraĵo
Komuna merkato
Komunuma metodo
Komunuma ponto
Komunumigado
Komunumo(j)
Koncernato
Konsilio
Konsilio de Eŭropo
Konsilio de EU
Konvencio
Kriterio de Kopenhago
Kriterio de Mastriĥto
Kurzostabileco
Kvar liberecoj
La Eŭropa Komisiono
La Eŭropa Komunumo
Libera negocareo
Lisbona strategio
Malferma metodo de _kunordigado
Membroŝtato
Najbareca politiko
nepapero
Oficialaj lingvoj
Petanta lando
Pintokunveno
Plej bonaj praktikoj
Prezostabileco
Reformo de la komuna agrara politiko (KAP-reformo)
Rendevuklaŭzo
Sociala dialogo
Socialaj partneroj
Sorba kapablo
Strasburgo
Subsidiareco
Supernacia
Tago de Eŭropo, 9a de Majo
Transnacia
Travidebleco
Trialando
Ŝuldo
Unuanimeco
Vastigo
Voĉdonado je kvalifikita plimulto

Absorption (absorptive) capacity / Capacité d'absorption / Absorptionskapazität / Absorptievermogen
Sorba kapablo:
Kapableco de lando aŭ organizaĵo efike uzi la helpon kiun ĝi recevis. Tiu kapableco ofte mankas al evolulandoj. Ekzemple, iu lando povus ricevi sufiĉe da mono por ke ĉiu infano vizitadu elementan lernejon - sed pro manko de instruistoj, manko de lernejoj aŭ pro malbona administracia sistemo, ĝi ne povas elspezi tiun monon tiucele. Unue necesas trejni instruistojn, konstrui lernejojn kaj plibonigi la efikecon de la administracio, kaj tiel plibonigi la "sorban kapablon" de la lando.


Acceding - country  / Pays adhérent / Beitrittsland / Toetredingsland:
Aliĝanta lando:
Kandidata lando kiu plenumas la kriteriojn de Kopenhago kaj sukcese trapasis la intertraktadojn por aliĝi al la Eŭropa Unio.


Community acquis / Acquis communautaire / Gemeinsamer Besitzstand / Acquis communautaire
Komuna akiraĵo:
La ĝisnunaj komunaj atingaĵoj de la membroŝtatoj, alivorte, la rajtoj kaj devoj komunaj al ĉiuj landoj. Tio inkluzivas ĉiujn EU-traktatojn kaj leĝojn, deklarojn kaj rezoluciojn, internaciajn interkonsentojn pri EU-aferoj kaj la jurisprudenco de la Eŭropa Kortumo. Tio ankaŭ inkluzivas aranĝojn de la EU-registaroj pri la "Justico kaj la hejmaj aferoj", kaj ankaŭ pri la "komuna politiko pri eksterlandaj rilatoj kaj sekureco". "Akcepti la akiraĵon" do signifas akcepti la Eŭropan Union tiel kiel ĝi hodiaŭ staras. Antaŭ ol kandidata lando povas aliĝi al EU, ĝi devas akcepti la "leĝaron" kaj transpreni la EU-leĝojn en sian propran nacian leĝaron. Por pli ampleksa klarigo, vidu  "Komuna Akiraĵo" en la terminaro.
Ofte uzata france:  "acquis communautaires" [aki kɔmynotɛr], aŭ simple "acquis".
Top
Agenda
Agendo:
Tiu latina vorto signifas "farendaĵoj". Ĝi kutime sinonimas al "tagordo", listo de diskuteroj ĉe kunsido. Politikistoj ankaŭ uzas ĝin kiel fakan ĵargonon kies signifo pli proksimas al la etima signifo:  "aferoj ni volas antaŭenigi". Ekzemple, la "EUa Socia Tagordo" detalas tion kion la Unio volas atingi dum la venontaj jaroj en la kampo de dungiteco kaj socia politiko. Ĝi estas parto de la “Lisbona Strategio” .


Anti-trust / Anti-trust / Kartell / Antitrust
Antitrusto:
EU celas certigi justan kaj liberan konkuradon en sia interna merkato, kaj certigi ke firmaoj konkuras prefere ol koluzias. Do EU-reguloj malpermesas  interkonsentojn kiuj malebligas sanan konkuradon (ekz. sekretaj interkonsentoj inter firmaoj por artefarite konservi altajn prezojn) kaj kontraŭbatalas fitraktojn de firmaoj kiuj superregas la merkaton. Tiujn regulojn oni nomas “antimonopolisma” leĝaro. La Komisiono disponas pri konsiderindaj povoj por malpermesi monopolismajn aktivecojn, kaj trudi monpunojn al firmaoj kiuj ne obeas al la reguloj.


Applicant country / Pays ayant présenté une demande d'adhésion / Bewerberland / Land dat om toetreding heeft verzocht
Petanta lando:
Lando kiu petis aliĝon al la Eŭropa Unio. Kiam ĝia apliko estos oficiale akceptita, ĝi fariĝos kandidata lando . Por pliaj sciigoj vidu Kandidata Lando en la terminaro.


Benchmarking / Évaluation comparative / Benchmarking / Benchmarking
Kompara taksado:
Taksado de la atingoj de lando pri komerco, industrio, ktp. kompare al la atingoj de aliaj landoj, entreprenoj, industrioj, kaj tiel plu. Por tio oni uzas normon per kiu oni taksas la atingojn.


Best practice / Meilleures pratiques / Empfehlenswerte Verfahren / Beste praktijk
Plej bonaj praktikoj:
Unu el la metodoj uzataj por plibonigi la politikojn en EU estas observi tion, kio okazas en alia EU-landoj kaj vidi kio funkcias plej bone. Tiam oni povas alpreni la plej bonan praktikon, adaptante ĝin al siaj propraj cirkonstancoj naciaj kaj lokaj..


"Brussels has decided…" / «Bruxelles a décidé…» / „Brüssel hat entschieden…“ / "Brussel heeft besloten…"
«Bruselo decidis…» :
La termino “Bruselo” estas ofte uzita en amaskomunikiloj parolante pri la EU-institucioj, kies plimulto troviĝas en Bruselo. EU-leĝoj estas ja proponitaj de la Eŭropa Komisiono, sed tiu kiu debatas, modifas kaj finfine decidas akcepti aŭ ne la proponojn estas la Konsilo de Eŭropa Unio (Ministroj de naciaj registaroj) kaj la Eŭropa Parlamento (elektita de la Eŭropaj civitanoj). Top


Budget deficit / Déficit budgétaire / Haushaltsdefizit:e / Begrotingstekort:
Buĝeta deficito:
Teknika termino, kiu signifas diferenco inter registaraj enspezoj kaj elspezoj.


Candidate country / Pays candidat / Kandidatenland / Kandidaat-lidstaat
Kandidata lando:
Lando kiu petis aliĝon al EU kaj estis oficiale akceptita kiel kandidato por aliĝo (vidu Aliĝanta lando ). Nuntempe estas tri kandidataj landoj: Kroatio, la eksa Jugoslava Respubliko de Macedonio kaj Turkio. Antaŭ ol kandidata lando povas aliĝi al EU ĝi devas plenumi la Kopenhagajn kriteriojn..


CAP reform / Réforme de la PAC / GAP reform / Gemeenschappelijk Landbouwbeleid (GLB) / Hervorming van het GLB
Reformo de la komuna agrara politiko (KAP-reformo):
La KAP estis unuafoje enkondukita en 1960, por certigi tion ke Eŭropo havu sekurajn provizojn de nutraĵoj je malaltaj prezoj. Bedaŭrinde  ĝi fariĝis viktimo de sia propra sukceso, produktante nedeziratajn eksceson de produktoj kiel bovaĵo, hordeo, lakto kaj vino. Aldone, la subvencioj pagitaj al eŭropaj kultivistoj misfunkciigis la tutmondan merkaton. Tial la Eŭropa Komisiono komencis revizii KAP en 1999. La reformoj ekitaj en 2003 celis plibonigi la kvaliton de la agraraj produktoj kaj de la bredadmetodoj je defendo de la medio kaj kamparo. EU intencas redukti rektajn subvenciojn al kultivistoj, por kompensi la ekvilibron inter agrokulturaj merkatoj de EU kaj tiuj de la evolulandoj. Top


Civil dialogue / Dialogue civil / Ziviler Dialog / Maatschappelijke dialoog
Civila Dialogo:
Konsultado de la Civila Societo kiam la Eŭropa Komisiono planas siajn politikoj kaj proponojn de leĝo. Tio estas nocio pli vasta  ol Socia dialogo .

Civil society / Société civile / Zivilgesellschaft / Maatschappelijk middenveld
Civila societo:
Kolektiva nomo por ĉiuj specoj de organizaĵoj kaj asocioj kiuj ne estas parto de registaro sed kiuj reprezentas profesiojn, premgrupojn aŭ sektoroj de la socio. Ĝi inkluzivas (ekzemple) sindikatojn, dungantajn asociojn, ekologiajn premgrupojn kaj grupojn reprezentantaj virinojn, kultivistojn, kriplulojn kaj tiel plu. Ĉar ĉi tiuj organizaĵoj havas multajn kompetentojn pri certaj temoj kaj partoprenas al la efektivigo kaj kontrolado de Eŭropuniaj politikoj, EU regule konsultas la civilan societon, kies engaĝigon en Eŭropa politikofarado ĝi deziras firmigi.

Cohesion / Cohésion / Kohäsion / Cohesie
Kohereco:
El la latina "cohaere (cohaesum)" : esti kunligita. EU "antaŭenigas la socian koherecon", alivorte ĝi zorgas ke ĉiu civitanon ĝuu decan lokon en la socio,  kontraŭbatalante malriĉecon, senlaborecon kaj diskriminacion. La EU-buĝeto inkluzivas monon nomatan Fonduso por Kohereco, uzotan por projektoj kiuj helpos EUajn civitanojn resti "kunligitaj". Ekzemple, ĝi financas novajn aŭto- kaj fervojojn por ke malfavorataj regionoj plene partoprenu al la EUa ekonomio.
Top
 Comitology / Comitologie / Komitologie /  Comitologie
Komitatologio :
Tiu estu pli ĝuste nomita "komitata procezo". Ĝi priskribas la devigon de la Komisiono, kiam ĝi efektivigas EUan leĝon, peti avizon de specialaj komitatoj kiuj konsistas el fakuloj de la EUaj landoj. Por pli ampleksa klarigo, vizitu Komitatologio en la terminaro.

Common market / Marché commun / Gemeinsamer Markt / Gemeenschappelijke mark
Komuna merkato:
Kiam la EEK estis fondita en 1957, ĝi apogis sin sur la «Komuna Merkato» en kiu homoj, varoj kaj servoj povis cirkuli libere inter la membroŝtatoj kvazaŭ ili estus unusola lando, sen kontroloj je landlimoj kaj sen doganaj impostoj. Tamen, tio postulis longan tempon: la doganaj impostoj inter la EEK landoj ne estis tute abolitaj antaŭ la 1a de Julio 1968. Aliaj malhelpoj al komerco ankaŭ postulis  longan tempon malaperi, kaj nur fine de 1992 la Ununura Merkato - kiel ĝi estis nomita - estis realigita.

Communitisation / Communautarisation /  Vergemeinschaftung / Communautarisering
Komunumigado:
Ŝovado de afero de la dua aŭ tria EU-Piliero al la unua Piliero, tiel ke ĝi estu pritraktata per la Komunuman metodon. Por pliaj informoj, vidu Komunumigado en la terminaron.
Top
Community/communities / Communauté(s) /  Gemeinschaft(en) / Gemeenschap(pen)
Komunumo(j) :
Vidu Eŭropaj Komunumoj .

Community bridge / Passerelle communautaire / Gemeinschaftliche Brücke / Passerell
Komunuma ponto:
Procezo por ŝovi certajn aferojn de la tria EU-Piliero al la unua Piliero tiel ke ĝi estu pritraktitaj per la Komunuman metodon. Decido uzi la ponton devas esti unuanime alprenita de la Konsilio, kaj poste ratifikita de ĉiu membroŝtato.

Community method / Méthode communautaire / Gemeinschaftsmethode  Communautaire methode
Komunuma metodo:
Kutima decida metodo en EU: la Komisiono prezentas proponon al la Konsilio kaj al la Parlamento, kiuj debatas pri ĝi, proponas ŝanĝojn kaj poste alprenas ĝin kiel EU-leĝon. Oni ofte konsultas aliajn organojn kiel la Eŭropan Ekonomian kaj Socian Komitaton kaj la Komitaton de la Regionoj.

Competencies / Compétences / Kompetenzen / Bevoegdheden
Kompetentoj (iuj preferas kompetentecoj):
Povoj kaj respondecoj. La vorto estas ofte uzata en politikaj diskutoj pri kiuj povoj kaj respondecoj devas esti atribuataj al la EU-institucioj kaj pri kiuj devas esti lasataj je nacia, regiona aŭ loka nivelo.

Top
Competent authority / Autorité compétente /  Zuständige Behörde /  Bevoegde autoriteit
Kompetenta aŭtoritato:
Administracio aŭ alia instanco kompetenta pri iu afero. Esti kompetenta signifas havi la decidpovon kaj la respondecon. Povas okazi (espereble malofte) ke nova oficisto ne jam kapablas pritrakti kompleksajn dosierojn, sed tamen havas la decidpovon kaj respondecon.

Constitution of the EU / Constitution de l'Union européenne / EU-Verfassung / Grondwet van de EU
EU konstitucio:
Nuntempe, EU baziĝas sur kvar fundamentaj traktatoj kiuj difinas la regulojn laŭ kiuj ĝi devas funkcii. Tiuj traktatoj estas longaj kaj kompleksaj, tiel ke la EU-gvidantoj intencas ilin anstataŭigi per ununura, pli mallonga, kaj pli simpla dokumento. La Konstitucia Traktato estis aprobita kaj subskribita en 2004, sed ne efektive ekvalidiĝis. Ĝi estis malakceptita en la 2005a referendumo  en Francio kaj Nederlando.

Convention / Convention /  Konvent / Conventie
Konvencio:
Tiu termino havas diversajn signifojn. En EUa kunteksto, temas pri grupo kiu reprezentas la EU-instituciojn, la naciajn registarojn kaj parlamentojn, kiuj kunvenas por ellabori gravan dokumenton. Tiaj Konvencioj okazis por ellabori la Ĉarton de la Fundamentaj Rajtoj de EU kaj la projekto de EU-Konstitucio.
Top
Copenhagen criteria / Critères de Copenhague / Kopenhagener Kriterien : Criteria van Kopenhagen
Kriterio de Kopenhago:
En Junio 1993, EU-gvidantoj kunvenante en Kopenhago difinis tri kriteriojn kiujn kandidata lando devas plenumi por aliĝi al EU. Unue, la lando havu stabilajn instituciojn kiuj certigas demokration, obeon al leĝaro,  homajn rajtoj kaj respekton de malplimultoj. Due, ĝi havu funkciantan merkatan ekonomion. Trie, ĝi alprenu la tuton de la komuna akiraĵo  kaj subtenu la diversajn celojn de EU. Aldone, ĝi devas havi publikan administracion praktike kapablan apliki kaj administri EU-leĝojn. EU konservas la rajton decidi kiam kandidata lando plenumis tiujn kriteriojn kaj kiam EU estas preta akcepti ĝin kiel novan membron.

Council / Conseil /  Rat / Raad
Konsilio:
Temas pri tri malsamaj organoj kun la vorto Konsilio en iliaj nomoj:

The European Council / Conseil européen / Der Europäische Rat / De Europese Raad
Eŭropa Konsilio:
Kunsido de Ŝtatestroj kaj Registarestroj (prezidentoj kaj/aŭ ĉefministroj) de ĉiuj EU-landoj, kun la Prezidanto de la Eŭropa Komisiono. La Eŭropa Konsilio kunvenas principe kvar fojojn  jare, por difini la ĝeneralan politikon kaj kontroli ĝian progreson. Ĝi estas la plej alta politika organo de la Eŭropa Unio, pro tio ĝiaj kunvenoj estas ofte nomataj “pintokunvenoj”.
The Council of the European Union /  Conseil de l'Union européenne / Der Rat der Europäischen Union / De Raad van de Europese Unie
Konsilio de EU:
Antaŭe nomata Konsilio de la ministroj. Tiu institucio konsistas el ministroj de ĉiuj EU-landoj. La Konsilio kunvenas regule por okupiĝi pri detalaj decidoj kaj promulgi EUajn leĝojn.
The Council of Europe / Conseil de l'Europe /  Der Europarat / De Raad van Europa
Konsilio de Eŭropo:
Tiu konsilio ne estas EU-institucio. Ĝi estas interregistara organizaĵo kies sidejo estas en Strasburgo, kaj kiu celas (interalie) protekti homajn rajtojn, antaŭenigi Eŭropan kulturan diversecon kaj kontraŭbatali sociajn problemojn kiel ksenofobion kaj maltoleremon. La Konsilio de Eŭropo estis starigita en 1949. Unu el ĝiaj fruaj atingoj estis la redaktado de la Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj. Por permesi ke civitanoj ekzercu siajn rajtojn surbaze de tiu konvencio, la Konsilio de Europo kreis la Eŭropan Tribunalon de Homaj Rajtoj.
Top
Cultural capitals / Capitales européennes de la culture / Kulturhauptstadt / Culturele hoofdstad
Ĉefurbo de la Kulturo:
Ĉiujare unu aŭ pluraj Eŭropaj urboj estas titolitaj “Eŭropa ĉefurbo de la kulturo”. Tio celas diskonigi kaj celebri la kulturajn atingojn kaj ĉarmojn de tiuj urboj kaj sekve pli bone konsciigi la Eŭropajn civitanojn pri ilia riĉa heredaĵo. Liverpulo (BRITIO) kaj Stavanger (Norvegio) estis elektitaj kiel Eŭropaj ĉefurboj de la kulturo en 2008. Vidu la Liston de kulturaj ĉefurboj.

Democratic deficit /  Déficit démocratique / Demokratiedefizit / Democratisch deficit
Demokratia deficito:
Oni ofte aŭdas ke la decidiĝa procezo de EU tro malproksimas al la ordinaraj civitanoj, kiuj ne povas kompreni ĝian kompleksecon kaj ĝiajn komplikajn jurajn tekstojn. EU  provas kovri tiun “demokratian deficiton” per redaktado de pli simplaj leĝoj, per pli bona publika informado, kaj per pli granda partoprenado de la civila societo en Eŭropa politikofarado. Civitanoj jam malrekte partoprenas al la EUa decidiĝa procezo tra la Eŭropa Parlamento. Por pliaj informoj, vidu  Demokratia deficito en la terminaro.

DG / DG / GD / DG
ĜD :
Mallongigo de Ĝenerala Direkcio.  La oficistoj de la ĉefaj EU-institucioj (Komisiono, Konsilio kaj Parlamento) estas organizitaj en pluraj departementoj, nomataj “Ĝeneralaj Direkcioj ” (ĜD),  kiuj  respondecas pri specifaj taskoj aŭ politikaj kampoj. La administraciestron de ĜD oni nomas la Ĝeneralan Direktoron (termino foje ankaŭ mallongigita al ĜD).
Top
EC /  EC /  EG /  EG
EK:
Signifas aŭ Eŭropa Komunumo, aŭ Eŭropa Komisiono, depende de la kunteksto.
The European Community / La Communauté européenne / Die Europäische Gemeinschaft / De Europese Gemeenschap
La Eŭropa Komunumo:
Nuna nomo por tio, kio estis origine nomita Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK).
The European Commission / La Commission européenne / Die Europäische Kommission / Europese Commissie
La Eŭropa Komisiono:
Politike sendependa institucio, kiu reprezentas kaj defendas la interesojn de la tuta EU. Ĝi proponas leĝojn, politikojn kaj agadplanojn kaj respondecas pri la efektivigo de la decidoj de la Eŭropa Parlamento kaj de la Eŭropa Konsilio.
EEA / EEE /  EWR / EER
EEA:
Mallongigo de Eŭropa Ekonomia Areo. EEA konsistas el ĉiuj landojde EU kaj de EALN, escepte de Svislando. La EEA Interkonsento, kiu ekefikis la 1an de Januaro 1994, permesas al Islando, Liĥtenŝtejno kaj Norvegio profiti el la EUa ununura merkato sen havi la plenajn privilegiojn kaj respondecojn de membriĝo.

EEC  CEE / EWG / EEG
EEK:
Mallongigo de  Eŭropa Ekonomia Komunumo - unu el tri Eŭropaj Komunumoj - starigita en 1957 por faciligi la ekonomian integriĝon en Eŭropo. Ĝi konsistis origine el ses membroŝtatoj: Belgio, Francio, Germanio, Italio, Luksemburgio kaj Nederlando. En 1993, kiam la traktato de Mastriĥto ekvalidiĝis, EEK estis renomata Eŭropa Komunumo (EK) kaj ĝi formis la bazon de la hodiaŭa Eŭropa Unio.
Top
EFTA / AELE / EFTA / EVA
EALN Eŭropa asocio pri Libera Negoco:
Mallongigo de Eŭropa Asocio pri Libera komerco - organizaĵo kreita en 1960 por faciligi liberan komercon de varoj inter ĝiaj membroŝtatoj. Ĝi konsistis origine el sep EALN-landoj: Aŭstrio, Danio, Norvegio, Portugalio, Svedio, Svislando, kaj Britio. Finnlando partoprenis en 1961, Islando en 1970, kaj Liĥtenŝtejno en 1991. En 1973, Danio kaj Britio forlasis EFTA kaj aliĝis al la EEK. Ili estis sekvitaj de Portugalio en 1986, kaj de Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio en 1995. Hodiaŭ la EFTA-membroj estas Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegio kaj Svislando.

Enhanced co-operation / Coopération renforcée /  Verstärkte Zusammenarbeit / Nauwere samenwerking
Intensigita kooperado:
Aranĝo per kiu grupo de membroŝtatoj povas kunlabori en iu kampo, eĉ se la aliaj membroŝtatoj ne povas aŭ ne volas partopreni tiu-momente. Ĉiu membroŝtato tamen estas libera partopreni poste se ĝi volas.

Enlargement / Élargissement / Erweiterung / Uitbreiding
Vastigo:
Dum la 1950aj jaroj, EU komencis kun nur ses membroŝtatoj; hodiaŭ ili estas 27. La kreskon de EU-membriĝo .oni nomas Vastigo. Ĝi okazis plurfoje:
  • 1950 Belgio, Francio, Germanio, Italio, Luksemburgio, Nederlando  
  • 1973 Danio, Irlando, Britio
  • 1981 Grekio
  • 1986 Portugalio, Hispanio
  • 1995 Aŭstrio, Finnlando, Svedio
  • 2004 Cipro, Ĉeĥa Respubliko, Estonio, Hungario, Latvio, Litovio, Malto, Pollando, Slovakio kaj Slovenio.
  • 2007 Bulgario kaj Rumanio.

Top
ERASMUS / ERASMUS/ ERASMUS / ERASMUS
ERASMUS:
Edukado programo aprobita de EU, kiu komenciĝis en 1987, tiel nomita pro la granda humanisto de Renesanco. Ĝis nun, pli ol 1.5 milionoj da studentoj profitis el la Erasmusaj stipendioj, kiuj permesis al Eŭropaj studentoj vivi kaj studi en fremda lando.

Eurobarometer /  Eurobaromètre /  Eurobarometer : Eurobarometer
Eŭrobarometro:
Tiu servo kreita en 1973 de la Eŭropa Komisiono, mezuras kaj analizas tendencoj de la publika opinio en ĉiuj membroŝtatoj kaj en la kandidataj landoj. Gravas ke la EU-Komisiono sciu kion la publiko pensas, ĉar tio helpas ĝin pretigti siajn leĝajn proponojn, alpreni decidojn kaj taksi sian laboron. Eurobarometer uzas celgrupojn por ĝiaj opinisondoj. Por pliaj informoj vidu Eurobarometro.

Eurocrat / Eurocrate / Eurokrat / Eurocraat
Eŭrokrato:
La termino “Eŭrokratoj” (vortludo laŭ la vorto “burokratoj”) temas pri la multaj miloj da EU-oficistoj dungitaj de la Eŭropaj institucioj (Parlamento, Konsilio, Komisiono, ktp.).
Top
Euroland / Euroland / Euroland / Euroland
Eŭrolando (aŭ Eŭroareo, aŭ Eurozono):
Ĉi tiu estas neoficiala kromnomo por tio kio estas oficiale nomata “la eŭrozono”. Tiu zono konsistas el la EU-membroŝtatoj kiu adoptis la eŭron kiel sian valuton. Ĝis nun la landoj en la zono estas Aŭstrio, Belgio, Cipro, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Irlando, Italio, Luksemburgio, Malto, Nederlando, Portugalio, Slovakio, Slovenio kaj Hispanio.


EUROPA:
Latina nomo por Eŭropo, kaj ankaŭ la nomo de la Eŭropunia Oficiala Retejo. Tiu retejo entenas amason da utilaj informoj pri EU. Ĝi estas regule ĝisdatigita, kaj espereble ĝi iam estos legebla en ĉiuj oficialaj lingvoj de EU.

European Communities / Communautés européennes / Europäische Gemeinschaften / Europese Gemeenschappen
Eŭropaj Komunumoj:
Dum la 1950aj jaroj, ses eŭropaj landoj decidis kunigi siajn ekonomiajn rimedojn kaj krei manieron por kunpreni decidojn pri ekonomiaj aferoj. Tiucele, ili kreis tri organizaĵojn:
  • la Eŭropa Karbo kaj Ŝtalo Komunumo (EKSK),
  • la Eŭropa Atomenergia Komunumo (Euratom),
  • la Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK).
Tiuj tri komunumoj - kolektive nomitaj la Eŭropaj Komunumoj - formis la bazon de la hodiaŭa Eŭropa Unio. EEK baldaŭ nedisputeble fariĝis la plej grava el la tri kaj estis poste simple renomita "Eŭropa Komunumo" (EK). EK-decidoj estas alprenitaj uzante la Komunuman metodon, kun la partopreno de EU-institucioj. Tiu metodo aplikiĝas al ĉio kion EU faras, krom tiuj aferoj, kiuj estas sole deciditaj de interkonsentoj inter registaroj.
Top
European integration / Intégration européenne / Europäische Integration / Europese integratie
Eŭropa integrado:
La agado por unuigi la Eŭropajn landojn kaj popolojn. Ene de la Eŭropa Unio tio signifas, ke landoj kunmetas siajn naciajn rimedoj kaj kunprenas multajn decidojn. Tiu komuna decidopreno okazas per interagoj de la EU-institucioj (la Parlamento, la Konsilio, la Komisiono, ktp.).


European Union / Union européenne /Europäische Union / Europese Unie
Eŭropa Unio (Eŭropunio aŭ EU):
vidu Membroŝtatoj

European Year of… / Année européenne /  Europäisches Jahr des … / Europees Jaar van…
Eŭropa jaro de ...:
Ĉiun jaron aŭ duan, EU aŭ la Konsilio de Eŭropo provas atentigi la publikon pri iu Eŭropa afero, organizante serion de specialaj eventoj rilate al ĝi. 2008 estis la "Eŭropa Jaro de Interkultura Dialogo ".

Europe Day, 9th May / Journée de l'Europe / Europatag, 9. Mai /  Europadag, 9 mei
Tago de Eŭropo, 9a de Majo:
La 9an de majo 1950, Robert Schuman (tiama Franca Ministro pri Eksterlandaj Aferoj) en fama parolado, proponis Eŭropan integrigon  kiel manieron por pacigi kaj prosperigi Eùropon post la milito. Liaj proponoj estis la bazo sur kiu la hodiaŭa Eŭropa Unio estis konstruita. Sekve,  la 9a de majo estas ĉiujare celebrita kiel la EU-naskotago.
Top
Eurosceptic / Eurosceptique / Euroskeptiker / Euroscepticus
Eŭroskeptikulo:
Tiu termino estas ofte uzata por indiki  personon kiu estas kontraŭ la Eŭropa integrigo aŭ kiu skeptikas pri EU kaj ĝiaj celoj.

Eurotariffs / Eurotarifs / Eurotarif / Eurotariff
Eŭrotarifoj:
La eŭrotarifoj estas la novaj superaj  prezolimoj, kiujn la telefonaj kompanioj rajtas postuli por alvokoj al aŭ de eksterlando en EU.


Federalism / Fédéralisme /  Föderalismus / Federalisme
Federismo:
Reĝimo en kiu iuj ŝtatoj unuiĝas, sed tamen restas sendependaj pri siaj internaj aferoj. Tiuj kiuj favoras tiun sistemon oni ofte nomas “federistoj".
Pluraj landoj en la mondo (Aŭstralio, Kanado, Germanio, Svislando kaj Usono) havas federan modelon de registaro, en kiu iuj aferoj (kiel eksterlanda politiko) estas pritraktitaj je la federa nivelo, dum aliaj estas pritraktitaj je la unuopaj ŝtatoj. Tamen, la modelo malsamas de unu lando al la alia. La Eŭropa Unio ne baziĝas sur iu ajn el tiuj modeloj: ĝi ne estas federo sed unika formo de unio en kiu la membroŝtatoj restas sendependaj kaj suverenaj landoj, dum ili kunigas sian suverenecon en multaj kampoj de komuna intereso. Tio donas al ili kolektivan forton kaj influon sur la monda scenejo, por obteni rezultojn kiujn ili ne povus sole obteni. Parto de la debato pri la estonteco de Eŭropo estas la demando pri ĉu EU fariĝu pli Federa aŭ ne.

Financial perspective / Perspectives financières / Finanzielle Vorausschau  / Financiële vooruitzichten
Financaj perspektivoj:
La vorto Perspektivo ĉi tie vere signifas "Plano". EU devas plej frue plani sian laboron kaj certigi ke ĝi disponas pri sufiĉa buĝeto por realigi siajn projektojn. Do siaj ĉefaj institucioj (Eŭropa Parlamento,  Eŭropa Konsilio kaj Eŭropa Komisiono) devas anticipe interkonsenti pri la prioritatoj por la sekvaj jaroj kaj pretigi planon por la elspezoj nomatan Financaj perspektivoj. Oni nun parolas pri "Financa kadro". Tiu financa perspektivo aŭ kadro difinas la maksimumon kiun EU povas elspezi, kaj por kiuj celoj ĝi povas elspezi ĝin. En mondo de altiĝantaj kostoj, la celo de la financa perspektivo/kadro estas bridi la EU-elspezoj.

Top
Flexicurity / Flexicurité / Flexicurity / Flexicurity (flexizekerheid)
Fleksikureco:
Modelo de providenca ŝtato kiu aktivas en la dungomerkato. La modelo estas kombino de facila dungado/maldungado (flekseco por dungantoj) kun grandaj avantaĝoj por la senlaboruloj (sekureco por la dungitoj). Ĝi unue estis aplikata en Danio dum la 1990aj jaroj.


Fortress Europe / Forteresse Europe /  Festung Europa / : Fort Europa
Fortreso-Eŭropo:
Esprimo ofte uzata por esprimi sintenon de tiuj, kiuj volas defendi Eŭropon kontraŭ eksteraj influoj, precipe kulturaj influoj. La termino Fortreso Eŭropo ofte aperas dum diskutoj pri azilo kaj enmigrado.


Founding fathers / Pères fondateurs / Gründerväter /  Grondleggers van de EU
Fondintaj Patroj:
Dum la jaroj post la Dua Mondmilito, homoj kiel Jean Monnet kaj Robert Schuman revis pri unuigi la popolojn de Eŭropo en daŭra paco kaj amikeco. Dum la sekvaj kvindek jaroj, dum kiuj EU estis konstruata, ilia revo realiĝis. Tial oni nomas ilin  “fondintaj patroj” de La Eŭropa Unio.


Four freedoms / Quatre libertés / Vier Freiheiten /  Vier vrijheden
Kvar liberecoj:
Unu el la grandaj atingaĵoj de EU estas la kreo de senlandlima areo ene de kiu (1) homoj, (2) varoj, (3) servoj kaj (4) kapitaloj povas cirkuli libere. Ĉi tiu kvaropa libera cirkulado estas foje nomita “la kvar liberecoj”.

Free trade area / Zone de libre-échange / Freihandelszone / Vrijhandelszone
Areo de Libera negoco:
Aro da landoj kiuj forigis malhelpojn al komercado inter si - barilojn kiel importajn impostojn kaj kvotojn. En la mondo ekzistas  aliaj tiaj areoj, i.a. Mercosur en Sudameriko, Alena en Nordameriko kaj EALN en Eŭropo. La Eŭropa Unio ankaŭ estas libera negocareo, sed ankaŭ multe pli ol tio, ĉar ĝi estas konstruita sur procezo de ekonomia kaj politika integrigo, kun komuna decidoprenado en multaj politikaj aferoj.

Harmonisation / Harmonisation : Harmonisierung Harmonisatie
Harmoniigo:
Temas pri la akordigo de naciaj leĝoj inter membroŝtatoj, unue por forigi naciajn barilojn kiuj malhelpas la liberan cirkuladon de laboristoj, varoj, servoj kaj kapitaloj. Alivorte, harmoniigo signifas ke kiu ajn afero pri kiu EU kompetentas, la diversaj EU-landoj trudas al siaj civitanoj minimumon da devoj similaj. Harmoniigo ankaŭ povas signifi akordigi naciajn teknikajn specifojn, tiel ke produktoj kaj servoj povas esti libere komercataj tra la tuta EU. Kontraŭe al populara mito, tio ne signifas sencelan normigadon de ĉio ajn, kiel la kurbiĝo de kukumoj aŭ la koloro de karotoj. Ofte ĝi nur signifas ke EU-landoj akceptas siajn respektivajn normojn pri la sekureco de produktoj.

IGC / CIG / RK / IGC
IRK:
Vidu Interregistara Konferenco.


Intergovernmental / Intergouvernemental / Zwischenstaatlich / Intergouvernementeel
Interregistara:
En iuj aferoj - kiel sekureco kaj defendo  - EU alprenas decidojn nur surbaze de interregistara interkonsento (tio estas interkonsento inter la registaroj de la EU-membroŝtatoj), kaj ne de la Komunumo metodo. Ĉi tiuj interregistaraj decidoj estas prenataj de la Ministroj kunvenantaj en la Konsilio de EU, aŭ ĉe la plej alta nivelo, de la ĉefministroj kaj/aŭ de la prezidentoj de la EU-landoj, kunsidantaj en la Eŭropa Konsilio.

Intergovernmental Conference (IGC) / Conférence intergouvernementale (CIG) / Regierungskonferenz (RK) :  Intergouvernementele Conferentie (IGC)
Interregistara konferenco (IRK):
Kunveno de la registaroj de la EU-membroŝtatoj por modifi EU-traktatojn.


Lisbon strategy / Stratégie de Lisbonne / Die Strategie von Lissabon / Lissabon-strategie
Lisbona strategio:
EU bezonas modernan kaj efikan ekonomion por alfronti siajn rivalojn en la mondo. Kunveninte en Lisbono en marto 2000, la politikaj EU-gvidantoj difinis novan celon: fariĝi, en la daŭro de dek jaroj, la plej konkurenciva kaj dinamika konoekonomio en la mondo, kapabla daŭrigeble kreskadi kun pli nombraj kaj pli bonaj laborpostenoj kaj kun pli granda socia kohereco. EU-gvidantoj ankaŭ interkonsentis pri detala strategio por atingi tiun celon. La Lisbona strategio koncernas aferojn kiel esplorojn, edukadon, trejnadon, retumadon kaj retan komercon. Ĝi ankaŭ okupiĝas pri reformo de eŭropaj sociaj protektosistemoj, kiu devas fariĝi daŭripovaj tiel, ke la estontaj generacioj povas profiti el ili. Ĉiu printempo, la Eŭropa Konsilio kunvenas por taksi la progresojn  de la efektivigo de la Lisbona strategio. Top


Maastricht criteria / Critères de Maastricht / Maastricht-Kriterien /    Maastricht, Criteria van
Kriterio de Mastriĥto:
Kvin kriterioj determinas ĉu EU-lando estas preta alpreni eŭron. Ili rilatas al: 

Price stability : Stabilité des prix : Preisstabilität / Stabiele prijzen
Prezostabileco:
La inflacio ne devas esti pli alta ol 1,5 procentoj super tiu de la tri EU-landoj kun la plej malalta jara inflacio.
Budget deficit : Déficit budgétaire : Haushaltsdefizit / Begrotingstekort
Buĝeta deficito:
(Vidu jene): Ĝi ĝenerale ne devas superi 3% de la malneta nacia produkto (MNP).
Debt / Endettement / Schulden /  Schuldenlast
Ŝuldo:
La nacia ŝuldo ne devas superi 60% de MNP, sed lando kun pli alta nivelo de ŝuldo povas ankoraŭ alpreni la eŭron, kondiĉe ke ĝia ŝuldonivelo falas konstante.
Interest rates Taux d’intérêt / Zinssätze / Rentevoeten
Interezaj procentoj:
La longatempaj interezaj procentoj ne devas esti pli altaj ol du procentoj super tiu de la tri EU-landoj kun la plej malalta jara inflacio.
Exchange rate stability : Stabilité des taux de change / Wechselkursstabilität / Stabiele wisselkoers
Kurzostabileco:
Dum la du lastaj jaroj, la kurzo de la nacia valuto devas resti ene de certaj antaŭfiksitaj marĝenoj.
Tiuj kriterioj estas preskribitaj en Mastriĥto (NL) - tial ia nomo.

Top
Mainstreaming / Integrado / Mainstreaming / Mainstreaming
Integrado:
Integri aferon estas zorgi ke ĉiuj ĝiaj aspektoj estas komplete enkalkulitaj en ĉiuj EU-politikoj. Ekzemple, en ĉiu politika EU-decido oni devas hodiaŭ enkalkuli ĝiajn ekologiajn konsekvencojn. Alivorte, la ekologiaj aspektoj devas esti pritraktitaj kaj integritaj.

Member state : État membre : Mitgliedstaat / Lidstaat
Membroŝtato (aŭ EU-Ŝtato aŭ Eŭropunia Ŝtato)
Oni tiel nomas lando, kiu apartenas al internacia organizaĵo. La termino ankaŭ estas ofte uzata por signifi la registaron de tiu lando. Ekde la 1a de Januaro 2007, la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio estas Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Cipro, Ĉeĥa Respubliko, Danio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hungario, Irlando, Italio, Latvio, Litovio, Luksemburgio, Malto, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rumanio, Slovakio, Slovenio, Hispanio, Svedio kaj Britio. Por scii kiam ili aliĝis al EU, vidu Vastigon.

Neighbourhood Policy / Politique de voisinage / Nachbarschaftspolitik / Nabuurschapsbeleid
Najbareca politiko:
La Eŭropa Najbareca Politiko (ENP) estis ellaborita en la kunteksto de la vastigo de EU en 2004, kun la celo eviti novajn fendojn inter la vastigita EU kaj najbaraj landoj, kaj fortigi la stabilecon, sekurecon kaj bonfarton de ĉiu lando. ENP apogas sin sur komunaj valoroj: demokratio, homaj rajtoj, jurŝtato, bona regado, merkata ekonomio kaj daŭrigebla evoluo. La intenseco de la interrilatoj dependas de la nivelo de aprobo de tiuj valoroj.  ENP-agadplanoj interkonsentitaj de EU kaj de ĉiuj partneraj landoj estas gravegaj, ĉar ili detale difinas la politikajn kaj ekonomiajn reformojn kiujn la landoj devas entrepreni je proksima kaj mezproksima estonteco.

Non-paper / Document informel /  Non-Paper /  Non-paper
Nepapero:
Konfidenca aŭ neoficiala dokumento, ne intencata al publikigo - papero kiu ne trapasis formalan aproban procedon (la uzo  aperas ne nur en EU. Ĝi plej eble venas el la angla "note-paper" - papero uzata por privata korespondado - komprenata de fremduloj kiel "not-paper" : ne papero).

Official languages / Langues officielles : Amtssprachen /  Officiële talen
Oficialaj lingvoj:
De la unua de Januaro 2007 estas 23 oficialaj lingvoj en EU: bulgara, ĉeĥa, dana, nederlanda, angla, estonia, finna, franca, germana, greka, hungara, irlanda, itala, latva, litova, malta, pola, portugala, rumana, slovaka, slovena, hispana kaj sveda. EU-leĝoj estas eldonataj en ĉiuj oficialaj lingvoj, kaj oni povas uzi iun ajn el tiuj lingvoj por korespondi kun EU-institucioj. Aldone, kompreneble,  multaj aliaj lingvoj estas parolataj en Eŭropo. Eŭropanoj alte taksas tiun diversecon de naciaj kaj regionaj lingvoj. Lingvoj estas parto de ilia riĉa kultura heredaĵo. La Eŭropa Komisiono ellaboris programojn por kuraĝigi la lingvolernadon kaj lingvodiversecon .
Top
Open method of coordination : Méthode ouverte de coordination /  Open coördinatiemethode
Malferma metodo de kunordigado:
En multaj politikaj kampoj (ekzemple edukado kaj trejnado, pensioj kaj sanzorgo, enmigrado kaj azilo), EU-registaroj preferas fiksi siajn proprajn naciajn politikojn ol alpreni leĝojn je EU-nivelo. Tamen, estas avantaĝe por registaroj interŝanĝi informojn kaj transpreni la plej bonajn praktikojn en sian leĝaron por tiel harmoniigi siajn naciajn politikojn. Tiu maniero lerni unu de la alia estas nomata "Malferma metodo de kunordigado".

Pillars of the EU / Piliers de l'Union européenne / Pfeiler der EU / Pijlers van de EU
EU-Pilieroj:
La Eŭropa Unio alprenas decidojn en tri apartaj politikaj kampoj, ankaŭ nomataj la tri Pilieroj de EU.
  • La unua piliero estas la Komunuma kampo, kiu kovras la plimulton de la komunaj politikoj, kaj en kiu la decidoj estas alprenataj laŭ la Komunuman metodon - kun la partopreno de la Komisiono, la Parlamento kaj la Konsilio.
  • La dua piliero estas la komuna politiko pri eksterlandaj rilatoj kaj sekureco, en kiu la decidoj estas alprenataj de la Konsilio sola.
  • La tria piliero estas la kunlaborado pri krimaj aferoj de la Polico kaj justico, en kiu - refoje la Konsilio - alprenas la decidojn.
Por la unua piliero, la Konsilio normale alprenas decidojn post voĉdonado je kvalifikita plimulto. En la aliaj pilieroj, la Konsilia decido devas esti unuanima: ĝi povas sekve esti blokita de la vetoo de iu lando. Se la Konsilio tion decidas, ĝi povas uzi la Komunuman ponton  por transigi certajn aferojn de la tria al la unua piliero.

Qualified majority voting / Vote à la majorité qualifiée (VMQ) / Beschlussfassung mit qualifizierter Mehrheit / Gekwalificeerde meerderheid
Voĉdonado je kvalifikita plimulto:
En la pli multaj okazoj, la Konsilio de EU alprenas sian decidojn per voĉdonado. Ĉiu lando disponas pri difinita nombro de voĉdonoj, proksimume proporcie al sia loĝantaro. Jen la polandaj voĉdonoj:
Francio, Germanio, Italio kaj Britio 29
Pollando kaj Hispanio 27
Rumanio 14
Nederlando 13
Belgio, Ĉekio, Greklando, Hungario kaj Portugalio 12
Aŝtrio, Bulgario, Svedio 10
Danlando, Finnlando, Irlando, Lituanio, Slovakio 7
Ĉipro, Estonio, Latvio, Lukemburgio, Slovenio 4
Malto 3

 

345
Kvalifikita plimulto estas atingita:
  • kiam plejparto de membroŝtatoj (en iuj kazo plimulto de du trionoj) aprobis;
  • kiam minimumo de 255 voĉdonoj jesis - kio estas 73.9% de la totalo. 
Aldone, membroŝtato povas peti konfirmon ke la voĉdonoj jesaj reprezentas almenaŭ 62% de la loĝantaro de la Unio. Se la procentaĵo ne estas atingita, la decido ne estas akceptata. Por pliaj informoj, vidu voĉdonado je kvalifikita plimulto,


Rendez-vous clause / Clause de rendez-vous / Überprüfungsklausel /   Rendez-vous-clausule
Rendevuklaŭzo:
Foje, diskutante gravan leĝan dokumenton, la EU-gvidantoj ne povas atingi interkonsenton pri iu afero. Tial ili povas decidi reveni al tiu temo je posta dato. Ilia decido estas skribe oficialigata kaj aldonata kiel klaŭzo en la leĝa dokumento diskutata. Tiu speco da klaŭzo estas foje nomata "rendevuklaŭzo".
Top
Schengen land / Espace Schengen / Schengenland /   Schengenruimte
Ŝengenlando(j):
En 1985, kvin EU-landoj (Francio, Germanio, Belgio, Luksemburgio kaj Nederlando) interkonsentis ĉesigi ĉiujn kontrolojn de personaj legitimiloj ĉe siaj komunaj landlimoj. Tio kreis teritorion sen internaj landlimoj, kiu estis nomita la Schengen Areo (laŭ la nomo de la urbo en Luksemburgio, kie la interkonsento estis subskribata).
La Schengen-landoj enkondukis  komunan vizopolitikon por la tuta areo kaj konsentis establi efikajn kontrolojn ĉe siaj eksteraj landlimoj. Kontroloj ĉe la internaj landlimoj povas esti farataj por limigita periodo, se la publika ordo aŭ la nacia sekureco tion postulas.
Iom post iom, la Schengen-areo  estis vastigita por inkluzivi preskaŭ ĉiujn EU-landojn, plus Islandon, Norvegion kaj Svislandon. La interkonsento fariĝis esenca parto de la EU-traktatoj. Tamen, Irlando kaj Britio ne partoprenas la aranĝojn rilate al landlimaj kontroloj kaj vizoj. Por pliaj informoj, vidu la artikolon Ŝengenareo. La civitanoj de la Ŝengen-landoj ne bezonas vizon por veturi ene de la Schengen-areo. Civitanoj, kiuj akiris vizon por eniri iun Schengen-landon, povas aŭtomate vojaĝi libere tra la tuta Schengen-areo, krom Irlando kaj Britio.


Social dialogue / Dialogue social / Sociale dialoog /  Sociale dialoog
Sociala dialogo:
Tiu esprimo rilatas al la diskutoj, intertraktadoj kaj komunaj agadoj inter la Eŭropaj socialaj partneroj kaj al la diskutoj inter tiuj socialaj partneroj kaj la EU-institucioj. Por pliaj informoj vidu sociala dialogo en la terminaro.


Social partners / Partenaires sociaux / Sozialpartner /  Sociale partners
Socialaj partneroj:
temas pri dungitoj kaj dungantoj. Je EU-nivelo, ili estas reprezentataj de tri ĉefaj organizaĵoj:
  • La Eŭropa Konfederacio de Laborsindikatoj  (EKL), kiu reprezentas la laboristojn;       
  • La Unio de Industrioj de la Eŭropa Komunumo (UNIKE), kiu reprezentas la dungantojn de la privata sektoro
  • La Eŭropa Centro por Publikaj Entreprenoj (ECEP), kiu reprezentas la dungantojn de la publika sektoro.

La Eŭropa Komisiono konsultas ilin, kiam ĝi pretigas leĝajn proponojn en la kampo sociala aŭ dunga. Por pliaj informoj, vidu socialaj partneroj en la terminaro.

Top
Stakeholder /  Partie prenante / Stakeholder /  Belanghebbende
Koncernato:
Ĉiu persono aŭ organizaĵo, kiu estas interesata aŭ koncernata de EU-leĝoj aŭ EU-politikoj. La Eŭropa Komisiono nepre konsultas kiel eble plej larĝan nombron de koncernatoj antaŭ ol proponi novan leĝon aŭ novajn politikajn iniciatojn.


Strasbourg / Strasbourg / Straßburg / Straatsburg (Strasbourg)
Strasburgo:
Franca urbo apud la landlimo kun Germanio. Dum unu semajno ĉiumonate, okazas tie plena kunsido de la Eŭropa Parlamento. Ĝi ankaŭ estas la sidejo de la Eŭropa Tribunalo de la Homaj Rajtoj kaj de la Konsilio de Eŭropo, kiuj ne estas EU-institucioj. La termino “Strasburgo” estas foje uzata en amaskomunikiloj por signifi unu el tiuj organoj.


Subsidiarity / Subsidiarité / Subsidiarität /  Subsidiariteit
Subsidiareco:
La “subsidiareco-principo” signifas ke EU-decidoj devas esti alprenataj kiel eble plej proksime al la civitanoj. Alivorte,  la Unio ne okupiĝas pri aferoj kiuj povas esti pli efike pritraktataj je nacia, regiona aŭ loka nivelo, escepte pri aferoj pri kiuj EU sola kompetentas. Top


iaSummit / Sommet / Gipfel /  Top
Pintokunveno:
Kunvenoj de la Eŭropa Konsilio estas foje nomataj Eŭropaj Pintokunvenoj, ĉar ili kunigas EU-ŝtatestrojn aŭ registarestrojn de EU. Iuj landoj estas reprezentataj de ilia Ĉefministro, aliaj de ilia Prezidanto, aliaj de ambaŭ, depende de ilia ŝtata konstitucio.

Supranational : Supranational / Supranational / Supranationaal
Supernacia:
Laŭvorte: je nivelo super naciaj registaroj - kontraste kun Interregistara, kiu signifas inter registaroj. Multaj EU-decidoj estas alprenataj je supernacia nivelo laŭ la senco, ke al la decidoj partoprenas la EU-institucioj, al kiuj la ŝtatoj delegis iujn decidopovojn. Ne konfuzu tiun terminon kun transnacia aŭ internacia.

Third country : Pays tiers / Drittstaat (Drittland) / Derde land
Trialando:
ne EU-lando. Oni uzas tiun vorton kiam oni parolas, ekzemple, pri rilatoj inter du EU-membroŝtatoj kaj alia lando - nomita tria lando, ĉar ĝi ne apartenas al EU. 
Top
Transnational : Grensoverschrijdend (transnationaal)
Transnacia:
Tiu vorto estas ofte uzata parolante pri kunlaboro inter entreprenoj aŭ organizaĵoj bazitaj en pluraj EU-landoj. EU ankaŭ celas instigi tian transliman aŭ transnacian kunlaboron.


Transparency / Transparence / Transparenz / Transparantie
Travidebleco:
Malfermiteco de la metodo laŭ kiu EU-institucioj laboras. EU-institucioj devigas sin al pli granda malfermiteco. Ili klopodas plibonigi publikan aliron al informoj, kaj produkti pli klarajn kaj pli legeblajn dokumentojn. Tio inkluzivas pli bonan redaktadon de leĝoj kaj, en pli fora estonteco,  de ununura, pli simpla kaj pli mallonga modifita traktato


Unanimity / Unanimité / Einstimmigkeit / Eenparigheid van stemmen
Unuanimeco:
Kiam la Konsilio de EU alprenas decidojn pri iuj aferoj, ĝi devas unuanime interkonsenti - tio signifas ke ĉiu lando devas konsenti. Eĉ se nur unu lando ne konsentas, la decido estas blokata. Ĉar tio malfaciligas progreson en Unio de 27 landoj, la regulo pri unuanimeco hodiaŭ aplikiĝas nur al temoj, kiuj postulas grandan prudenton, kiel azilrajtoj, impostoj, eksterlanda politiko kaj komuna sekureco. En la pli multaj okazoj, la decidoj estas hodiaŭ alprenataj per voĉdonado je kvalifikita plimulto. Por pliaj informoj, vidu unuanimeco, en la terminaro.

Legal notice | What's new? | FAQ | About EUROPA | Index | Search | Contact | Top